Em seu livro autobiográfico “Solo de Clarineta” (primeiro volume), o romancista brasileiro Érico Veríssimo (1905-1975) escreveu o seguinte: “Lembro-me de que certa noite – eu teria uns quatorze anos, quando muito – encarregaram-me de segurar uma lâmpada elétrica à cabeceira da mesa de operações, enquanto um médico fazia os primeiros curativos num pobre-diabo que soldados da Polícia Municipal haviam “carneado”. (...) Apesar do horror e da náusea, continuei firme onde estava, talvez pensando assim: se esse caboclo pode aguentar tudo isso sem gemer, por que não hei de poder ficar segurando esta lâmpada para ajudar o doutor a costurar esses talhos e salvar essa vida? (...) Desde que, adulto, comecei a escrever romances, tem-me animado até hoje a ideia de que o menos que o escritor pode fazer, numa época de atrocidades e injustiças como a nossa, é acender a sua lâmpada, fazer luz sobre a realidade de seu mundo, evitando que sobre ele caia a escuridão, propícia aos ladrões, aos assassinos e aos tiranos. Sim, segurar a lâmpada, a despeito da náusea e do horror. Se não tivermos uma lâmpada elétrica, acendamos o nosso toco de vela ou, em último caso, risquemos fósforos repetidamente, como um sinal de que não desertamos nosso posto.” |
En sia membiografia libro “Solo de Klarneto” (en la unua volumo), la brazila romanverkisto Érico Veríssimo (1905-1975) skribis jene: “Mi rememoras, ke, en iu nokto – tiam mi havis ĉirkaŭ dek kvar jarojn maksimume – oni igis min teni levita elektran lampon ĉe iu operacio-tablo, dum kuracisto donis la unuan helpon al kompatindulo, kiun soldatoj de la komunuma polico estis “disbuĉintaj”. (...) Spite al la hororo kaj naŭzo, mi daŭris firma tie, kie mi staris, eble rezonante tiele: se tiu sentimulo subtenas ĉion tion ne ĝemante, kial mi ne povus resti pendiganta tiun ĉi lampon, por helpi la doktoron kunkudri tiujn tranĉvundojn kaj savi tiun vivon?(...) De kiam, fariĝinte plenaĝa, mi komencis verki romanojn, kuraĝigas min ĝis hodiaŭ la ideo, ke la minimumo, kiun la verkisto povas fari en epoko de kruelaĵoj kaj maljustaĵoj, kia la nia, estas lumigi sian lampon, fari lumon sur la realaĵon de sia mondo, evitante, ke sur ĝin falu la mallumo, kiu favoras al la ŝtelistoj, murdistoj kaj perfortuloj. Jes... teni la lampon, spite al la naŭzo kaj hororo. Se ni ne havas elektran lampon, ni eklumigu nian peceton da kandelo, aŭ, en lasta okazo, ni ekflamigu alumetojn senĉese, kiel signon, ke ni ne dizertis el nia posteno.” |
Komentarieto:
Acredito que isso sirva também para quaisquer produtores textuais, como escritores, poetas, cordelistas, tradutores, roteiristas, dramaturgos, escultores, artistas plásticos, artesãos, músicos, letristas, instrumentistas, coreógrafos, fotógrafos, cineastas, xilógrafos, grafiteiros, oradores, professores e demais usuários de meios de comunicação, que lutam direta ou indiretamente por melhorias sociais, ou que tenham preocupação com os seres humanos ou com as naturezas. |
Mi kredas, ke tio utilas ankaŭ por iaj ajn tekstofaristoj, kiaj verkistoj, poetoj, popolpoetoj, tradukistoj, kindialogistoj, dramaturgiistoj, skulptistoj, plastikistoj, manartistoj, muzikistoj, muziktekstistoj, muzikinstrumentistoj, dancartistoj, fotografistoj, kinartistoj, lignogravuristoj, grafikistoj, oratoroj, instruistoj kaj ceteraj uzantoj de komunikrimedoj, kiuj luktas rekte aŭ nerekte por sociaj pliboniĝoj, aŭ kiuj zorgemas pri la homaj estuloj aŭ pri la naturoj. |
Para conhecer um pouco sobre Érico Veríssimo (na Wikipédia):
http://pt.wikipedia.org/wiki/%C3%89rico_Ver%C3%ADssimo
Por scii iomete pri Érico Veríssimo (en Vikipedio):
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89rico_Ver%C3%ADssimo
E-igo: Josenilton