Dolça animo mia, foririnta
el la vivo tre frue, nekontenta,
en la çiel’ ripozu kaj, plorsenta,
vivas ankoraû mi malgxojigxinta.
Se en la lok’ etera vin preninta
la permeso je pens’ estas konsenta,
memoru pri la amo sentimenta
kiun en mi vi mem estis vidinta.
Kaj, se ion meritas la doloro
kiu, pro via bedaûrinda fin’
restis en mia suferanta koro,
petu al Dio ke Li voku min
al via rigard’ je tre frua horo
kiel tre frue Li alprenis vin.
Tradukis: