A VERDADEIRA MISS UNIVERSO SERIA UM FRANKENSTEIN DE MAIÔ
LA VERA FRAULINO UNIVERSO ESTUS FRANKENSHTEJNO KUN VIRINA BANKOSTUMO
TRADUÇÃO PARA O PORTUGUÊS: GOOGLE TRADUTOR, COM REVISÃO MANUAL
LA VERA FRAULINO UNIVERSO ESTUS FRANKENSHTEJNO KUN VIRINA BANKOSTUMO
Mia sinteno rilate al tiu konkurso pri Fraŭlino Universo ne estas laŭdema. Kontraŭe, mi kritikas ĝin, ĉar ĝi ne prestiĝigas la modelojn de beleco de ĉiuj etnoj kaj homgrupoj, aparte de tradicie afrikaj etnoj, kies mezuroj tute ne agordiĝas kun tiuj artefaritaj “perfektaj” mezuroj komence kreitaj de Leonardo da Vinci kaj ties Ora proporcio. En 2011 Leila Lopes, tiu angolanino, venkis la konkurson pri Fraŭlino Universo, nur pro tio, ke ŝiaj trajtoj submetiĝas al la eŭropecaj postuloj pri mezuroj... Ŝi estas nigrahaŭta, sed kun eŭrope blankecaj trajtoj. [La samo okazis pri la nigra brazilanino Deise Nunes, kiu venkis nacinivele tiun konkuron en 1986.] Mi kredas, ke ĉiu etno havas siajn plej belajn reprezentantojn, eĉ tiuj de indiĝenoj, aborigenoj, praloĝantoj, aŭtoktonoj etc. Tamen la oficialaj mezuroj, kiel postuloj por kandidatiĝoj, ankoraŭ estas tiuj delonge truditaj de la eŭropanoj, speciale rilate tiun maldikan talion. Do ideale estus, ke okazus konkurso pri plej bela fraŭlino interne de ĉiu etno, ĉiu kun ties propraj kriterioj de beleco kaj mezuroj, se konsideri ke ĉiuj etnoj kaj gentoj havas siajn plej belaspektajn reprezentantojn. Neniel devus okazi unusola Fraŭlino Universo, ĉar neniu virino povus reprezenti ĉiujn apartajn etnajn belajn trajtojn de la tuta monda etnaro. Se tia estulino trudiĝus aperi en sia honesta kaj vere universaleca trajto, ŝi sin prezentus similanta al Frankenŝtejno kun longaj haroj kaj virina bankostumo. Do tiu tradicie fama konkurso estas granda antaŭjuĝo kontraŭ ĉiuj etnoj ne prestiĝigitaj meze de la eŭropaj defilejoj. Ideale estus, ke okazu konkurso pri Fraŭlino de ĉiu etno en la mondo, sendepende de nacio aŭ regiono, kaj maksimume povus okazi granda jara komuna festo kun defilo de ĉiuj ĉiedevenaj venkintinoj, preferinde ĉiujare en unu mondoparto aŭ etnejo kaj ĉiuj parolante Esperanton, la sola belaĵo, kiu harmonie entenas en si la modelojn de beleco de ĉiuj lingvoj de la homaro. ☺ Iel ajn, ĉio tio estas unu plia rezulto de nia tridimensieca idolatrio, kiu taksemas belecon de homo nur surbaze de lia/ŝia supraĵa trajtaro. Ni ankoraŭ estas pli proksimaj de la fundo de kaverno ol de ĝia supro rilate al koncepto pri beleco. ******** Post scriptum: La eŭropeco de la afrikanino Leila Lopes estas en la oficialaj mezuroj de ŝiaj korpopartoj, malgrau tio,ke ŝi estas vere tre bela junulino. Resume, mi neniam vidis statuon de belaspekta pigmeo en fama muzeo aŭ antaŭ publika monumento en Eŭropo aŭ en iu ajn alia parto de la “civilizita” mondo. La figuro de Jesuo, ekzemple, desegnita surbaze de la priskribo de Publius Lentulus, estas alia falsaĵo. La romia senatano fakte reliefigis la belecon de Jesuo, sed laŭ ties magneteco, profundeco de rigardo, altiriĝemo..., sed li ne diris, ke Li havas bluajn okulojn, pintan nazon, ovoforman kapon. Tamen la tiamaj pentristoj preferis desegni Lian portreton nur laŭ la eŭropa modelo pri beleco, ne laŭ la plej belaj modeloj de Mezoriento... Alivorte, la psikaj priskriboj de Jesuo far Publius Lentulos estas veraj, sed pentre ili estas adaptitaj materie al la modelo de fizika beleco laŭ la eŭropaj (aparte italaj) gustoj, por kontentigi speciale la Eklezion. Vidu (kaj registru en la protokolon ☺), ke mi ne asertas, ke la vizaĝo de Jesuo ne estis bela, sed ke ĝia beleco certe estis tre pli proksima al la modelo de beleco de mezorientano, ol de blanka eŭropano, laŭ ni kutimas vidi ĉie. |
Minha atitude para essa competição de Miss Universo não é de elogio. Em vez disso, eu a critico, porque ela não prestigia os modelos de beleza de todas as etnias e grupos de pessoas, em particular dos tradicionais grupos étnicos africanos, cujas medidas não se sintonizam com aquelas medidas artificiais "perfeitas", inicialmente criadas por Leonardo da Vinci e sua proporção áurea. Em 2011, Leila Lopes, aquela angolana, ganhou o concurso de Miss Universo, só porque seus traços se submetem às exigências europeias de medidas ... Ela é negroderma, mas com características brancas europeias. [O mesmo ocorreu em relação à brasileira negra Deise Nunes, que venceu em nível nacional esse concurso em 1986.] Eu acredito que cada grupo étnico tem seus representantes mais bonitos, mesmo entre os indígenas, aborígenes, antigos nativos autóctones etc. No entanto, as medidas oficiais, como requisitos das candidaturas, ainda são aqueles há muito impostos pelos europeus, especialmente em relação àquela cintura fina. Assim, idealmente, que ocorresse um concurso sobre a mais bela garota de cada etnia, cada um com seus critérios de beleza e medidas, considerando que todos os grupos étnicos e tribos têm seus representantes mais formosos. De maneira nenhuma poderia haver uma Miss Universo, porque nenhuma mulher poderia representar todas as características étnicas distintas de beleza de todas as etnias do mundo. Se tal ser se impusesse a aparecer em seu traço honesto e verdadeiramente universal, ela apareceria semelhantemente a Frankenstein com cabelos longos e maiô. Assim esse famoso tradicional concurso é um grande preconceito contra todas as etnias não prestigiadas em meio às passarelas europeias. O ideal seria que ocorresse um concurso de miss de toda etnia do mundo, independentemente do país ou região, e no máximo poderia ocorrer uma grande festa comum anual, com desfile de todas as vencedoras de todas as procedências, de preferência anualmente em uma parte do mundo ou região étnica e todos falando Esperanto, a única beldade que harmoniosamente contêm dentro de si os modelos de beleza de todas as línguas do mundo. ☺ De qualquer forma tudo isso é mais um resultado da nossa idolatria tridimensionalista, que tende a avaliar a beleza de uma pessoa apenas com base em suas características superficiais. Nós ainda estamos mais próximos do fundo da caverna do que de sua superfície em relação a conceito de beleza. Post scriptum: A europeizidade da africana Leila Lopes está nas medidas oficiais de suas partes corporais, apesar de que ela é de verdade uma jovem muito bonita. Em resumo, eu nunca vi uma estátua de um formoso pigmeu em um museu famoso ou diante de um monumento público na Europa ou em qualquer outra parte do mundo “civilizado”. A figura de Jesus, por exemplo, desenhada com base na descrição do Publius Lentulus, é outra falsidade. O senador romano de fato destacou a beleza de Jesus, mas conforme seu magnetismo, profundidade de olhar, atratividade...., mas ele não disse que Ele tinha olhos azuis, nariz pontiagudo, cabeça ovalada. Contudo, os pintores de então preferiram desenhar seu retrato apenas conforme o modelo europeu, não conforme os mais belos modelos do Oriente Médio.... Em outras palavras, as descrições psíquicas de Jesus feitas por Publius Lentulus são verdadeiras, mas pictoricamente elas foram adaptadas materialmente ao modelo de beleza física conforme gostos europeus, (particularmente italianos), para satisfazer especialmente a Igreja. Veja (e registre na ata ☺), que eu não estou afirmando, que o rosto de Jesus não é bonito, mas que sua beleza certamente estava bem mais próxima ao modelo de beleza de um médio-oriental do que de um europeu branco, conforme nós costumamos ver em toda parte. |
TRADUÇÃO PARA O PORTUGUÊS: GOOGLE TRADUTOR, COM REVISÃO MANUAL