LA KUSXINTA GIGANTO / O GIGANTE DEITADO

Naskigxinte en la brazila urbo Itujutabo (sxtato Minas Gerais), en la 1-a de novembro 1939, kaj elkarnigxinte en la 25-a de novembro 1989, la vivo de la mediumo Jerônimo Mendonça estis ekzemplo de venko super obstakloj. Tute paralizita de antaux pli ol tridek jaroj, ne movinte ecx la kolon, blinda de antaux pli ol dudek jaroj, kun reuxmatoida artrito, kiu kauxzis al li terurajn dolorojn en la brusto kaj en la tuta korpo, li estis kondukata, helpe de amikaj manoj, tra la tuta Brazilo, por fari paroladojn. Lia ekzemplo estis tiel granda, ke liaj amikoj kaj la gazetaro alnomis lin la Kusxinta Giganto.

Estis tempo, cxirkaux la mezo de la jaro 1960, kiam li ankoraux povis vidi, kaj tiam li preskaux elkarnigxis. Forta sangelfluo el la urinkanaloj atakis lin. Li estis enhospitaligita en Itujutabo, kaj la kuracisto, iu amiko, vokis liajn spiritistajn kolegojn tie cxeestantajn, kaj deklaris al ili, ke tiu malsano estis nekuracebla. La hemoragio ne cxesis, kaj li baldaux elkarnigxos.

- Doktoro, cxu almenaux ni povas konduki lin al Uberabo (samsxtata urbo), por ke li adiauxu Chico Xavier (la brazila mediumo Francisco Cândido Xavier)? Ili estas tre bonaj amikoj.

- Nur se li iros per aviadilo. Se per auxtomobilo, li mortos survoje.

Unu el iliaj amikoj posedis aviadilon. Li estis, do, kondukata al Uberabo.

La tuko, kiu kovris lin, estis blanka, kaj kiam ili alvenis al Uberabo, tiam gxi estis rugxa, tinkturita per sango.

Kaj jen ili alvenis al Comunhão Espírita da Prece (Spiritisma Societo pri la Pregxo), kie Chico Xavier (Sxiku Sxavier’) agadis tiutempe. En tiu horo li forestis, cxar li partoprenis en pilgrima laboro fari fratecajn vizitojn disportante panon kaj la Evangelion al malricxuloj kaj malsanuloj.

Kiam li revenis kaj vidis la amikon rugxa pro la sango, li diris:

- Kia bone surpriza vizitanto! Jerônimo! Li similas al rugxa rozo! Ni cxiuj kisu tiun rozon, sed plej zorge, por ke gxi ne senpetaligxu.

Unu post alia, la amikoj preterpasxis kaj milde kisis al li la vizagxon. Li kaptis la vibron de energiaj emanajxoj, kiujn li ricevis per cxiu kiso.

Fine, Chico kisis lin kaj kusxigis sian manon sur lia abdomeno dum kelkaj minutoj. Okazis sensaco, ke el la mano de Chico eligxis granda voltkvanto, kion Jerônimo enkaptis. La hemoragio cxesis.

Li, kiu, malfortika, estis irinta tien, por adiauxi, antaux ol elkarnigxi, alicele faris la evengelian diskurson, laux peto de Chico.

Poste, venis la klarigo:

- Cxu vi scias la kialon de tiu sangelfluo, Jerônimo?

- Ne, Chico.

- Gxi okazis, cxar vi akceptis la alnomon “kompatinda”-n. “Kompatinda Jerônimo... kompatinda...” Vi enkreskigis la memkompaton. Vi komencis kompati vin mem. Tio kauxzis detruan proceson. Viaj negativaj pensoj fluide atingis vian fizikan korpon kaj kauxzis tiun lezon. De nun, Jerônimo,

forvenku tiun “kompatinda”-n. Estu kuragxa. Gajigxu, kantu kaj ludu, por ke la aliaj ne sentu kompaton por vi.

Li plenumis la konsilon. De tiam, post la paroladoj, li kantis kaj rakontis ridigajn historiojn pri siaj malfacilajxoj. En tiuj okazoj, la plimulto el la homoj forgesis, ke li estas blinda kaj paralizita. Li farigxis sama kiel la sanuloj.

Li supervivis dum preskaux tridek jaroj post la “fatala” hemoragio. Li forvenkis la “kompatinda”-n.

Tiu rakonto estu ekzemplo, por ke cxiuj ni, en la malfacilaj momentoj, estu kuragxaj kaj forvenku nian naturan tendencon al memkompato kaj al senkuragxigxo.

Eltirita el Jornal Espírita (Spiritisma Jxurnalo), eldono de septembro 2007.

==============================

Nascido em Ituiutaba (MG), em 1º de Novembro de 1939, tendo desencarnado em 25 de Novembro de 1989, a vida do médium Jerônimo Mendonça foi um exemplo de superação de limites. Totalmente paralítico há mais de trinta anos, sem mover nem o pescoço, cego há mais de vinte anos, com artrite reumatoide que lhe dava dores terríveis no peito e em todo o corpo, era levado por mãos amigas, por todo o Brasil afora, para proferir palestras. Foi tão grande o seu exemplo que foi apelidado "O Gigante Deitado" pelos amigos e pela imprensa.

Houve uma época, em meados de 1960, quando ainda enxergava, que Jerônimo quase desencarnou. Uma hemorragia acentuada das vias urinárias o acometeu... Estava internado num hospital de Ituiutaba quando o médico, amigo, chamou seus companheiros espíritas que ali estavam e lhes disse que o caso não tinha solução. A hemorragia não cedia e ele ia desencarnar.

— Doutor será que podemos, pelo menos, levá-lo até Uberaba, para despedir-se de Chico Xavier? Eles são muito amigos.

—Só se for de avião. De carro, ele morre no meio do caminho.

Um de seus amigos tinha avião. Levaram-no para Uberaba.

O lençol que o cobria era branco. Quando chegaram a Uberaba, estava vermelho, tinto de sangue.

Chegaram à Comunhão Espírita da Prece, onde o Chico trabalhava, então. Naquela hora, ele não estava, participava de trabalho de peregrinação, visita fraterna, levando o pão e o Evangelho aos pobres e doentes.

Ao chegar, vendo o amigo vermelho de sangue, disse o Chico:

—Olha só quem está nos visitando! O Jerônimo! Está parecendo uma rosa vermelha!

Vamos todos dar uma beijo nessa rosa, mas com muito cuidado para ela não “despetalar".

Um a um, os companheiros passavam e lhe davam um suave beijo no rosto. Ele sentia a vibração da energia fluídica que recebia em cada beijo. Finalmente, Chico deu-lhe um beijo, colocando a mão no seu abdome, permanecendo assim por alguns minutos. Era a sensação de um choque de alta voltagem saindo da mão de Chico, o que Jerônimo percebeu. A hemorragia parou.

Ele que, fraco, havia ido ali se despedir, para desencarnar, acabou fazendo a explanação evangélica, a pedido de Chico.

Em seguida vem a explicação:

—Você sabe o porquê desta hemorragia, Jerônimo?

—Não, Chico.

— Foi porque você aceitou o "Coitadinho". “Coitadinho do Jerônimo, coitadinho”. Você desenvolveu a autopiedade. Começou a ter dó de você mesmo. Isso gerou um processo destrutivo. O seu pensamento negativo, fluidicamente, interferiu no seu corpo físico, gerando a lesão. Doravante, Jerônimo, vença o “coitadinho”. Tenha bom ânimo, alegre-se, cante, brinque, para que os outros não sintam piedade de você.

Ele seguiu o conselho. A partir de então, após as palestras, ele cantava e contava histórias hilariantes sobre as suas dificuldades. A maioria das pessoas esquecia, nestes momentos, que ele era cego e paralítico. Tornava-se igual aos sadios.

Sobreviveu, quase trinta anos após, à hemorragia "fatal". Venceu o “coitadinho".

Que essa história nos seja um exemplo para que, nos momentos difíceis, tenhamos bom ânimo, vencendo a nossa tendência natural de autopiedade e esmorecimento.

Extraído do Jornal Espírita de Setembro de 2007.

Tamiris Assunção
Enviado por Tamiris Assunção em 02/02/2011
Reeditado em 19/02/2011
Código do texto: T2768615