NA HORA DA CRÍTICA / EN LA MOMENTO DE LA KRITIKO

EL LA LIBRO “STUDU KAJ VIVU”.

FRANCISCO CÂNDIDO XAVIER KAJ VALDO VIEIRA

Ni atentigas pri la neceso de modereco kaj ekvilibro en la momentoj malfelicxaj de aliuloj. Sed estas okazoj, kiam la baterioj de la kritiko estas celdirektitaj kontraux nin.

Iufoje de amikoj, alifoje de oponantoj, ni auxdas riprocxojn kaj admonojn, kaj ne malofte ni falas mense en indignosenton aux en deprimon.

Acideco kaj malvigleco, tamen, faras nenion konstruan. CXe ia ajn malfacilajxo, kolero aux senkuragxo, ili nure nebuligas situaciojn kaj malsimpligas problemojn.

Trafite de akuzo kaj kritiko, konvenas, ke ni faru zorgan memanalizon. Ni rezervu precizan tempon inter niaj taskoj, por pregxi kaj pripensi, sondante la plejprofundon de nia animo. Ni analizu, sen ia ajn kompato por ni mem, cxiujn okazajxojn laux rekomendas la bonaj orientado kaj konduto, taksante la faktojn kaj la intencojn, kiuj estigis tiujn bataligajn admonojn, kun rigora sincereco. Se la konscienco montras al ni erarojn de nia flanko, ni havu suficxan kuragxon por ripari ilin, aux petante pri pardono la ofenditon, aux sercxante rimedojn kompensi la malutilojn, kiujn ni kauxzis. Tamen, se ni identigas nin atentaj al la devo, kiun la vivo postulas de ni, kaj se niaj intenco kaj konduto faras nin sekuraj pri la gxusta vojo, kiun ni trairas profite de aliaj kaj ne en nia ekskluziva profito, ni sciu algxustigxi al la paco kaj al la rezignacio. Kaj, kvankam plendo kaj tumulto cxirkauxas nin, ni plu iru antauxen en la plenumo de la laboro, kiu koncernas nin, sen malespero kaj sen resento, konvinkigxintaj, ke, super nia gxuo esti tuje komprenataj, regas la trankvileco de la konscienco en la plenumado de niaj devoj.

EMMANUEL KAJ ANDRÉ LUIZ

==============================================

DO LIVRO “ESTUDE E VIVA”

FRANCISCO CÂNDIDO XAVIER e VALDO VIEIRA

Salientamos a necessidade de moderação e equilíbrio, ante os momentos menos felizes dos outros; no entanto, há ocasiões em que as baterias da crítica estão assestadas contra nós.

Junto de amigos quanto de opositores, ouvimos objurgatórias e reprimendas e, não raro, tombamos mentalmente em revolta ou depressão.

Azedume e abatimento, porém, nada efetuam de construtivo. Em qualquer dificuldade, irritação ou desânimo apenas obscurecem situações ou complicam problemas.

Atingidos por acusação e censura, convém estabelecer minucioso auto-exame. Articulemos o intervalo preciso, em nossas atividades, a fim de orar e refletir, vasculhando o imo da própria alma. Analisemos, sem a mínima compaixão por nós mesmos, todos os acontecimentos que nos ditam a orientação e a conduta, sopesando fatos e desígnios que motivaram as advertências em lide, com rigorosa sinceridade. Se o foro íntimo nos aponta falhas de nosso lado, tenhamos suficiente coragem a fim de repará-las, seja solicitando desculpas aos ofendidos ou diligenciando meios de sanar os prejuízos de que sejamos causadores. No entanto, se nos identificamos atentos ao dever que a vida nos atribui, se intenção e comportamento nos deixam seguros, quanto ao caminho exato que estamos trilhando em proveito geral e não em exclusivo proveito próprio, saibamos acomodar-nos à paz e à conformidade. E, embora reclamação e tumulto nos cerquem, prossigamos adiante, na execução do trabalho que nos compete, sem desespero e sem mágoa, convencidos de que, acima do conforto de sermos imediatamente compreendidos, vige a tranqüilidade da consciência, no cumprimento de nossas obrigações.

EMMANUEL e ANDRÉ LUIZ

Tamiris Assunção
Enviado por Tamiris Assunção em 06/03/2011
Código do texto: T2831054