LA CXIOPOVA AMO / AMOR ONIPOTENTE (CHICO XAVIER)

En Esperanto:

Mesagxo “LA CXIOPOVA AMO”, el la libro “Opinião Espírita”, de la spiritoj Emmanuel kaj André Luiz, pere de la mediumoj Francisco Cândido Xavier kaj Waldo Vieira

En la turmenta momento de krizo, kiam la cirkonstancoj subenfaligis vian animon en la provadon, multaj kredis, ke vi ne plu relevigxos. Tamen, kiam la mallumoj ekdensigxis cxirkauxe, vi eltrovis humilan eklumon, kiu pusxis vin al la vojo de la espero lauxrkronita de suno.

En la cxelo de la malsaneco, multaj konsentis, ke nenio plu restas al vi, ol ke vi akceptu la okazon de la morto. Tamen, en la ekstremaj momentoj, netusxeblaj manoj karesis al vi la lacigitajn cxelojn, renovigante ilian varmon, por ke vi ne lasu nefinita la servadon, kiu signas vian cxeeston sur la Tero.

En la klimato de la tento, multaj konsentis, ke al vi nur restis la definitiva dekadenco. Sed, je la lastaj centimetroj de la argileca bordo, kiu vin klinis al la profundegajxo, prezentigxis kasxita brako, kiu detenis vin.

Kiam vi jxetis vin senpripense en la falfosajxon, multaj kondamnis vin por cxiam al la publika malsxato. Tamen, spirinte cxe la bordo de la frenezeco, vi ricevis intiman apogon, kiu protektis vian koron, redonante al vi la vivon.

En la dezerto de soluleco, kien malsxate lokis vin viaj plej karaj estuloj, multaj supozis, ke vi estas en ekstrema malzorgateco, sed tamen, dum la lasta singulto de la ploro, kiu sxajnis al vi necxesigebla, vi spertis neklarigeblan helpon instigantan vin sercxi aliajn korligigxojn, kiuj eknobligis vin.

* * *

En la tumultego de la malfacilajxoj, kiuj plenigas viajn tagojn, pensu pri Dio, la CXiopova Amo, kiu neniam forlasas nin.

Kiel ajn aflikta estas la doloro, Li alportos la balzamon, kiu konsolas. Kiel ajn obskura estas la problemo, Li donos la gxustan vojon al gxia solvo. Ecx tiel, ne risku senpripense personigi aux difini Lin. Suficxas al ni la parolo de Jesuo, kiu konigis Lin al ni kiel Nian Patron.

Plej precipe, ne cxagrenu vin, se iu neas Lian ekziston, dum aliaj prilumas Liajn vortojn antaux la eksterajxoj de la mondo, pro tio, ke vi povis renkonti Lin, ene de la koro, en la momentoj de angoro.

Estas kompreneble, ke tiel estas. Kiam la nokto aperas, tiam la homaj okuloj sukcesas ekvidi la brilegon de la steloj.

Emmanuel

==========

Em português:

Mensagem “AMOR ONIPOTENTE”

(Do livro “Opinião Espírita” - Francisco Cândido Xavier e Waldo Vieira)

Na hora atribulada de crise, em que as circunstâncias te prostraram a alma na provação, muitos acreditaram que não mais te levantarias. No entanto, quando as trevas se adensavam em torno, descobriste ignoto clarão, que te impeliu à trilha da esperança laureada de sol.

Na cela da enfermidade, muitos admitiram que nada mais te faltava senão aceitar o lance da morte. Contudo, nos instantes extremos, mãos intangíveis te afagaram as células fatigadas, renovando-lhes o calor, para que não deixasses em meio o serviço que te assinala a presença na Terra.

No clima da tentação, muitos concordaram em que apenas te restava a decadência definitiva. Todavia, nos derradeiros centímetros da margem barrenta que te inclinava ao despenhadeiro, manifestou-se um braço oculto, que te deteve.

Na vala da queda a que te arrojaste irrefletidamente, muitos te julgaram para sempre em desprezo público. Entretanto, ao respirares no cairel da loucura, recolheste íntimo apoio, que te guardou o coração, refazendo-te a vida.

Na tapera da solidão a que te relegaram os entes mais queridos, muitos te supuseram em supremo abandono, mas, no último sorvo do pranto que te parecia inestancável, experimentaste inexplicável arrimo induzindo-te a buscar outros afetos que passaram a enobrecer-te.

* * *

No turbilhão das dificuldades que te envolvam o dia, pensa em Deus, o Amor Onipotente, que não nos desampara.

Por mais aflitiva seja a dor, trará Ele bálsamo que consola. Por mais obscuro o problema, dará caminho certo à justa solução.

Ainda assim, não te afoites em personalizá-lo ou defini-lo. Baste-nos a palavra de Jesus que nô-lo revelou como sendo Nosso Pai.

Sobretudo, não te importe se alguém lhe nega a existência enquanto se lhe abrilhantam as palavras nas aparências do mundo, quando pudeste encontrá-lo, dentro do coração, nos momentos de angústia.

É natural seja assim. Quando a noite aparece, é que os olhos dos homens conseguem divisar o esplendor das estrelas.

Emmanuel

Tamiris Assunção
Enviado por Tamiris Assunção em 10/07/2011
Código do texto: T3087190