VI AMOS, SERVANTE. / AMARÁS SERVINDO (CHICO XAVIER)

En Esperanto:

VI AMOS, SERVANTE.

Spirita Auxtoro: Emmanuel

Mediumo: Chico Xavier

El la libro “Animo kaj Koro”

Psikografis: Chico Xavier

Ecx kiam Vi auxskultos aludojn pri la sxajna dekadenco de la homaj valoroj, reliefigantajn la fortojn de la mallumoj, vi faros el via propra animo lampon lumigitan por la vojo.

Ecx kiam la ambicio kaj la orgojlo frapos al vi per suspektoj kaj resentoj la neantauxgardan spiriton, vi amos, servante sencxese.

Kiam iu montros al vi la malbonojn de la mondo, rememorigu al vi tiujn, kiuj toleris viajn malbonfarojn en la infaneco; tiujn, kiuj helpis vin elparoli la unuan pregxon; tiujn, kiuj kuraĝigis vin al la idealoj

de boneco, ekde via naskiĝejo; kaj tiujn aliajn, kiuj foriris de sur la Tero, benante vian nomon, post plurfojaj ekzemploj de sinofero, por ke vi povos vivi libere. Tiam vi rememoru la anonimajn bonfarantojn, kiuj donis al vi komprenon kaj esperon, dauxrinte fidele en la apostoleco de la amo kaj servado, kiujn ili postlasis al vi...

Por tio cxi vi ne restos sur la surfaco de la vortoj.

Vi loku vin cxe tiuj, kiuj suferas, por ke vi faru por ili cxion tion, kion vi volus, ke oni faru al vi en samaj cirkonstancoj.

Cxe la viktimoj de la senhaveco, prezentu al vi, kio estus kun vi sen ia ajn rifugxo, cxe la nokta ventego, trenanta la lacegan kaj dolorantan korpon, al kiu la almozgajnita pano ne suficxe nutris. Apud la senprotektaj malsanuloj, pripensu, kiel dolorus al vi la malzorgo sub la fera ganto de la malsaneco, sen la kunestado ecx de unu amiko por mildigi al vi la sxargxon de la angoro. Antaux la infanoj ellogxejigitaj en la straton, pensu pri viaj amataj filoj, kiujn vi sxirmalpremas al la brusto, kaj korpigu en via menso la danksenton al iu, kiu helpus ilin, se ili estus senprotektaj sur la publika vojo. Kaj, antaux la fratoj enfalintaj en la krimecon, imagu la sekretan turmentegon, kiu akre dolorus al vi la fundon de la konscienco, se vi metus vin sur ilian lokon, kaj pensu pri la dankemeco, kiun vi dedicxus al tiuj, kiuj pardonus al vi viajn erarojn kaj subtenus viajn pasxojn el la ombroj en la lumon.

Ecx kiam vi vidos vin tute sola, en la laboro de bono, sub la mokoj de tiuj deviintaj provizore en la nebulegon de la neado kaj de la egoismo, vi ne senkuragxigxu. Fidante la kompatemon de la Dia Providenco kaj la senlimajn eblecojn de renovigxo de la homoj, sekvu Jesuon, la Majstron kaj Sinjoron, kiu, inter la humileco kaj la abnegacio, instruis al ni cxiuj, ke la amo kaj la servado al la proksimulo estas la solaj fortoj kapablaj sublimigi la inteligentecon, por ke la regno de Dio konstruigxu definitive en la regionoj de la koro.

Emmanuel

=========================

Em português:

AMARÁS SERVINDO

Autor espiritual: Emmanuel

Médium: Chico Xavier

Do livro “Alma e Coração”

Psicografia de: Francisco Cândido Xavier

Ainda quando escutes alusões em torno da suposta decadência dos valores humanos, exaltando as forças das trevas, farás da própria alma lâmpada acesa para o caminho.

Mesmo quando a ambição e o orgulho te golpeiem de suspeitas e de rancores o espírito desprevenido, amarás servindo sempre.

Quando alguém te aponte os males do mundo, lembrar-te-ás dos que te suportaram as fraquezas da infância, dos que te auxiliaram a pronunciar a primeira oração, dos que te encorajaram os ideais de bondade no nascedouro, e daqueles outros que partiram da Terra, abençoando-te o nome, depois de repetidos exemplos da sacrifício para que pudesses livremente viver. Recordarás os benfeitores anônimos que te deram entendimento e esperança, prosseguindo fiel ao apostolado do amor e serviço que te legaram...

Para isso, não te deterás na superfície das palavras.

Colocar-te-ás na posição dos que sofrem, a fim de que faças por eles tudo aquilo que desejarias se te fizesse nas mesmas circunstâncias.

Ante as vítimas da penúria, imagina o que seria de ti nos refúgios de ninguém, sob a ventania da noite, carregando o corpo exausto e dolorido a que o pão mendigado não forneceu suficiente alimentação; renteando com os doentes desamparados, reflete quanto te doeria o abandono sob o guante da enfermidade, sem a presença sequer de um amigo para minorar-te o peso da angústia; à frente das crianças despejadas na rua, pensa nos filhos amados que aconchegas ao peito, e mentaliza o reconhecimento que experimentarias por alguém que os socorresse se estivessem desvalidos na via pública; e, perante os irmãos caídos em criminalidade, avalia o suplício oculto que te rasgarias entranhas da consciência, se ocupasses o lugar deles, e medita no agradecimento que passarias a consagrar aos que te perdoassem os erros, escorando-te o passo, das sombras para a luz.

Ainda mesmo quando te vejas absolutamente a sós, no trabalho de bem, sob a zombaria dos que se tresmalham temporariamente no nevoeiro da negação e do egoísmo, não esmorecerás. Crendo na misericórdia da Providência Divina e nas infinitas possibilidades de renovação do homem, seguirás Jesus, o Mestre e Senhor, que, entre a humildade e a abnegação, nos ensinou a todos que o amor e o serviço ao próximo são as únicas forças capazes de sublimar a inteligência para que o Reino de Deus se estabeleça em definitivo nos domínios do coração.

Emmanuel

Tamiris Assunção
Enviado por Tamiris Assunção em 10/07/2011
Código do texto: T3087179