IUJ KRITIKAS ESPERANTON, KIEL MALVARMAN KOMUNIK-KODON

Tio, kion tiaj pseuxdosagxuloj ne scias, nek komprenas, estas, ke la animo de Esperanto ne kasxigxas en sia "materia" strukturo, sed en la koro de cxiuj, kiuj sin esprimas per gxi.

Gravas ne la komunik-kodoj, sed la amo, per kiu Esperanto estas farita, kaj la amo, kiu eligxas el la koroj en la momento de gxia uzo. Tiu koreco, animeco kaj viveco povas esti sentataj en iu ajn lingvo aux en ekstralingva esprimaro. El la parolorgano aux skriborgano de la estuloj ne eliras nur konkretaj komunik-kodoj, sed ankaux sentoj, kiuj naskigxas en ilia koro, kaj envolvas la vocxon aux skribajxon gxis la destino, kvazaux portanta ondo. Nu, tio cxi estas nur la pinto de glacimonto da longa kaj "bongusta" diskutado.

La tempo, kiun ni havas, devas esti dedicxata ekskluzive al la uzado kaj disvastigado de Esperanto, laux geometria proporcio, kun amo, por konvinki tiajn kaj aliajn intelektajn arogantulojn sxangxi sian impreson pri la internacia lingvo. Ili nur fanfaronas kaj subtenas tiun sian stultan tezon, simple pro tio, ke la esperantistaro mem ankoraux ne ekzemplis suficxe, ke Esperanto vere funkcias vivantece, emocie, kaj ame.

Almenaux en Brazilo, la plej granda parto de la esperantistaro havas (aux gardas) Esperanton pli en la koro ol en la busxo. Preskaux neniu parolas la lingvon, aux almenaux suficxe flue kaj emocie, por montri en la praktiko gxian homecan ekzistecon, uzeblecon, vivpovecon kaj aparte sentopovecon. Ni, do, bezonas skribi kaj paroli pli ofte ol iam en Esperanto en niaj komunaj rondoj kaj al niaj kontaktuloj, ecx se kun eraroj, sed cxefe kun emocio, amo, frateca sento.

Estas la momento por gxenerala reciklado pri niaj esperantaj konoj kaj por nia tuja pli vasta praktikado de gxi. Kontrauxe, pro la alproksimigxo de la futbala Pokalo de la Mondo, Esperanto suferos grandan kasxon de cxiuj komunikiloj, kiam noteblos, ke la angla kaj la hispana lingvoj okupos pli superrege ol iam la cxieajn mikrofonojn. Tio estos granda venko kontraux la konateco de Esperanto, kiu jam havas kontraux si la fakton, ke preskaux neniu komunikisto insistas doni la mikrofonon al esperantisto por paroli pri io ajn publike interesa.

Do ni konsideru la kritikojn de tiuj, kiuj vidas en Esperanto nur senemocian lingvokodon, pli kiel stimulilojn, ol kiel kuragxomalvarmigilojn por ni. Dume, tamen, ni pli penu paroli, skribi, vivi, senti kaj ami en Esperanto.

Tamiris Assunção
Enviado por Tamiris Assunção em 08/01/2014
Reeditado em 08/01/2014
Código do texto: T4641218
Classificação de conteúdo: seguro