Ĉu Leĝo? Kiu leĝo? Kia leĝo? Ĉu Esperanto ne estas la lingvo de la liberemaj poetoj kaj demokratuloj?
Publikiginte mian liston da transitivaj verboj (http://www.recantodasletras.com.br/e-livros/4272903), oni demandis min, ĉu la transitiveco de la verboj estas fundamenta aŭ laŭ la Fundamento de Esperanto. Mi diris, ke jes.
La fakto, ke Zamenhof ne kreis la nomojn TRANSITIVA kaj NETRANSITIVA ne signifas, ke li ne kreis la gramatikajn fenomenojn de la transitiveco kaj netransitiveco. La fenomeno mem estas pli grava ol ties nomo.

Cetere, nome de la unuformeco de la lingvo, se iu certa kategorio, ĉu transitiva aŭ netransitiva, jam estas sufiĉe konata rilate iun verbon, eĉ se ĝi ne estas logike la plej ĝusta por ties koncerna verbo, ĝi devas esti konsiderata kiel oficiala, aŭ almenaŭ kiel alternativo, escepte kompreneble pri la kazoj, kies elekto de la verbkategorio estis evidente malĝusta, kio estas praktike neekzistanta. 
 
Ne estis nek estas science kabineta kriterio difini, ĉu aŭ ne verboj estas transitivaj aŭ netransitivaj, eble en iu ajn lingvo.
Ekzistas ia tiel nomebla nevidebla kontrolo. La improvizado pri la kategoriigo de certaj verboj estas libera, sed ĝi devas okazi ĉiam ene de la gramatikaj eblecoj de la lingvo, nome de ties "leĝa" kaj ĉiam esperata unuformeco.
Estas feliĉe vere. La gramatika strukturo de Esperanto baziĝas multe pli sur la literaturo ol sur la gramatikaj kompendioj kaj instruistaj lecionoj. Ni vidu, ke la plej famaj gramatikoj de Esperanto instruas pri la reguloj prenante kiel bazon nur la multoblajn ekzemplojn el la alta literaturo. La grandaj verkistoj, komence de Zamenhof mem, diktis la regulojn de la lingvo, donante ekzemplojn praktikajn. 
Do ni devas ĉiam konsulti la klasikaĵojn de nia literaturo, serĉe de la "leĝaj" ekzemploj de uzo de la reguloj pri transitiveco kaj pri ĉiaj aliaj gramatikaj, formaj kaj stilaj reguloj .

Certe estas, ke la esperanta gramatiko havas fortan logikecan trajton, tiel ke multaj esprimformuloj aperas ĉiutage tute ne atenditaj, sed tute laŭ fundamenta koĥereco, kio faciligas preskaŭ intuicie la kategoriigon de unu aŭ alia verbo.

 
Ĝeneralaspekte ni ĝuu en la kreado de dirmanieroj, esplorante la senfinan generismon de la internacia lingvo, sed kompreneble obeeme al la bazaj kernaj reguloj, nome de la kontraŭdialekta gramatika unuformeco.


"Libereco (de esprimado en Esperanto) signifas "havi la rajton logike apliki la regulojn de l' fundamenta gramatiko sen ia alia malhelpo, ol la neceseco skribi klare kaj konforme je tiuj reguloj kaj nur tiuj"." - Carlo Bourlet

Tiun kernan regularon ni kaptu el la 16-regula fundamenta gramatiko listigita de Zamenhof mem, el La Fundamento de Esperanto, krom ankaŭ el la literaturo, kaj tradicia, kaj moderna. Tio estas individua kompromiso de ĉiuj formalaj kaj neformalaj faristoj de tekstoj. Tiu ekvilibro riĉigas la lingvon kaj plisaĝigas nin.    

 
Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 10/05/2013
Reeditado em 31/08/2013
Código do texto: T4283487
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2013. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.