NI JAM ESTAS EN LA FINO DE LA MONDO, TRANSIRANTAJ AL LA KOMENCO DE LA NOVA

 
Kio estas efektive “vibrigata”, por formeti la nocegan polvon de sur si, dum tiu cxi sxangxado de la planeda evolua ciklo?
Pro la modifo de la fotopsikovibra tono de cxiuj cxirkauxkrustaj biodimensiaj tavoloj, la malsuperaj dimensioj, nome la mallumo kaj la abismo, kaj ankaux la malsupera dimensio apud la krusto, nome la ombrejo, spertos rigoran purigadon, kaj en ties materia flanko, kaj en ties spirita flanko. Do ili praktike lasos ekzisti laux iliaj nuntempaj pejzagxaj arangxoj.
Konsiderante tiujn pli malprogresintajn geodimensiojn, kie logxas pli ol la duono el la tridek miliardoj de la teranoj, oni povas aserti, ke efektive okazos la “fino de la mondo”.
La fizika alifigurigo de la Tero okazos multe pli pri gxiaj malsuperaj dimensioj (Abismo, Mallumo kaj Ombrejo), ol pri gxiaj pli progresintaj dimensioj (Krusto, Arto/Kulturo/Scienco, Frateca Amo kaj Direktivoj al la Planedo).
Ni kredas, ke estas ia senco en tio, kiam oni uzas la esprimojn “fino de la mondo” kaj “fino de la tempoj”, elstarigitajn ecx en multaj tradukoj de la Sankta Skribo.
 
Laux Wikipedia[1], jen estas la koncerna esprimo en kelkaj el ili:
· "fino de la mondo " – La Sankta Biblio, Misiistoj de Biblia Propagandejo de la Kupucenaj Fransciskanoj – 2002
· “fino de la mondo” – Intrateksta Redakto – Episkopa Biblio, de Eldonejo San-Pauxlo – 1993
· “fino de la mondo” – Biblio Avemario
· “fino de la mondo” – Almeida, reviziita kaj korektita versio
· “fino de la erao” - Today’s English Version
· “fino de cxi tiu epoko” – Biblio de Jerusalemo, nova eldono reviziita kaj pligrandigita, 2002
·  “finigxo de la erao” - Rotherham
· “fino de la aferosistemo” – Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj, 1984, Gardado-Turo Socio de Biblioj kaj Traktatoj
· “mondfinigxo” – Pastro António Pereira de Figueiredo, 1900
· “fino de la erao” - Revised Standard Version, kaj en la protestantisma, kaj en la katolika eldonoj
· “fino de la erao” – The New English Bible
· tempo... por cxio finigxi” – Nova Traduko en la Hodiauxa Lingvajxo.
·  “fino de la mondagxo” – Esperantlingva versio de la Biblio
 
La fino de la mondo, tie cxi kiel materio skuata kune kun la premata tempo, implicos grandan vibradon al la membrano de la spaco-tempo kiu movas la Teron. Tio konsistigos la necesan portalon por la transporto de la grandaj amasoj da Spiritoj cele al la sucxanta astro (Nibiro) kaj al aliaj malsuperaj mondoj akordigeblaj kun iliaj evoluaj bezonoj. Kaj tio ankaux malfermegos la portalon por la traveno de multaj aliaj Spiritoj el pli alta hierarkio, devenantaj cxefe de Alciono.
Cxio tio dauxros okazanta en relativa paco, sen bezono de pli fortaj sismaj tremoj (kondicxe ke la transiranta homaro (ni) tenu minimuman nivelon de paco kaj socia dauxripoveco).
Okazos, do, la fino de la mondo, sed nur por tiuj, kiuj foriros, kiuj tiel frue ne plu vidos la Teron, kaj por kiuj, do, la Tero ne plu ekzistos.
 
Ankaux la tempo estas materio (ej!), cxar gxi akumulas memorojn de eraoj. Kaj, kun la paso de la tempo(!), la tempo pezas, toksigxas kaj, en la fino de certa ciklo, perdas sian funkcion de evolua komponanto de la universo. Tio havas lokon, kiam la civilizacioj jxetas tro da mensaj malpurajxoj kaj da aliaj toksajxoj en la memoron de la tempo, plej ofte kiam la fino de la ciklo ekmontras la direkton de medipuriga lumo.
Pro tio la fino de la mondo, aux pli precize, la fino de la tempo de la mondo vere implicos grandan purigadon de la tera krono-memora disko, inkluzivante logikan purigadon, malfragmentigadon kaj spiritan kaj toksoemocian malobezigon, per la forigo de senutilaj dosieroj, virusoj kaj aliaj malpurajxoj.
Kaj ve al ni, se ne estus tiu purigado!
La akumulitaj kaj obezigaj negativaj sentoj el cxiuj civilizaciaj eraoj tro multe afekciis la vibran tonon de la dimensiaj, atmosferaj, spiritaj kaj materiaj korpoj de la granda sfero. Sen la nuntempa lipo-, aux pli bone, toksoelsucxo, al kiu gxi submetigxas, la Tero suferus doloran kaj multe pli katastrofan transiron de unu erao al alia.
La Tero, kiel natura inteligenta estajxo, neniel respondas pri la poluciaj ekscesajxoj de siaj parazitaj logxantoj, sangosucxantoj, virusoj kaj toksobezigaj mensaj kaj emociaj miasmoj.
Kvankam forte influite de la densa homara menseco, la persono Tero havas sian antauxenpusxendan individuan karieron, sian propran evoluan trajektorion. Pro tio, cxe la fino de la nuntempa evolua ciklo, gxi bezonas esti pura, spirite svelta kaj preta por akcepti la Novan Eraon, kiu signifos al gxi grandan aktualigon pri aparataro, programaro kaj homuzantaro.

Se dependus nur de la homaro, la Tero, kiel kosma individuo, ne evoluus dum longa tempo. La proceso de gxia sxangxado, tamen, estas iniciatita de la ekstero, de la steloj. En la esprimajxo “fino de la mondo” mem, la nomo “fino” enhavas la ideon de aktiva verbo-substantivo, ne refleksiva[2]. Tio volas diri, ke iu aux io estas finanta, cxesiganta, kompreneble de ekstere internen.
Ni rimarku, ke, inter la bibliaj tradukoj, la nocio pri tempo aperas multe pli, ol la nocio pri mondo. Fakte la granda sxangxigxo okazos por nova tempo, ne por nova mondo. La malmola disko dauxros la sama, sed cxiuj programoj kaj ruinigaj dosieroj, kiuj pezigis gxian akasan memoron, estos forvisxitaj. Ili estos forvisxitaj for de tie cxi, sed estos malvisxitaj aliloke, por konvenaj purigxoj, gxis posta rekuperigxo. Ankaux en la kosma naturo “nenio perdigxas, nenio kreigxas, cxio transformigxas”. La nova tempo devos transformi ankaux, alhxemie, la fizikan strukturon de la tuta planedo. Do “fino de la tempoj”, “fino de la mondagxo” kaj “fino de la mondo” praktike samvaloras.
 

ESTOS PROVIDENCA FORGESADO.
 NI MEMORU PRI TIO

 
La tempo per si mem, kiel enhavanta materio, povas malplenigxi, sed gxia historio neniam finigxas. Sen la historio, la universo estingigxus, pro manko de referenco, pro manko de leciono. La baza diferenco en la estonteco estos tio, ke la historio ne ekzercos influon en la estanteco. Sole nur influos en la estanteco de la estonteco P.T. la karaj memoroj kaj la bonaj resopiroj pri la estinteco A.T., ecx se eventuale ni ne plu havos konscion pri la kontinua trauxmo, vivi en nefelicxa mondo, kia ankoraux estas la nia.
La cerbo havas siajn rimedojn kontraux suferado, jen naturajn, jen induktitajn, inkluzive de defenda amnezio. Tio validas ankaux por la cerbo de la homaro, kiu, siavice, estos konsistigita grandparte de estuloj ne suferintaj la turmentojn de la elproveco kaj elacxeteco.
 
“Cxar jen Mi kreos novan cxielon kaj novan teron; kaj la antauxajxo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri gxi.” – Jesaja, 65:17
 
Forgesi la estintan Teron kaj ne plu sperti gxiajn dolorojn kaj suferojn en la estanteco estas same kiel tio, ne plu ekzisti la estinta Tero. Ankaux tio pravigas la esprimon “fino de la mondo”. Tio havas sian logikon. Okazos, do, ia fino de la mondo ne fizika, sed psika.
 

Alia maniero kune eviti la suferon, estus la forgeso pri la estonteco aux pri la kriza kontinua estanteco, en kiu ni vivas. Ni spertus ian antauxamnezion aux ian oblivio accebit[3], por mildigi la kunpusxigxon de la esperego pri tio, kio estas alvenonta. Kaj estas tio, kio sxajne povos okazi, se grandskale konfirmigxos iu esploro de la germana biofizikisto kaj verkisto Ernst Dieter Broers (1951). Laux li, la elektromagnetaj tempestoj povas sxangxi nian kolektivan konsciostaton, gxis tia grado, ke ili afekcios nian percepton pri la reala vivo. Iel ili rolas kiel sendolorigiloj efikaj sur la tutan homaron. Ankaux en tia stato ni povus havi intuiciojn pri la solvo de la tutmonda krizo, kiun ni suferas. Tion ankaux asertas la aludita sciencisto.
Konsiderante, ke la povo de la altiranto dependas grandparte de la povo de la altirato, tiu kolektiva mens-sxangxigxo, eble ecx plezura, estus ankaux maniero modifi, malpliigi aux deviigi kelkajn realajn fenomenojn. Kaj cxio tio okazus, sen ke oni bezonus esti malsanigite drogataj. La demando kiu memelstarigxas estas la jena: ni estos enirintaj tiam en la plej iluzian aux halucinan konan tempoperiodon de nia terana civilizacia ekzistado, aux ni estos enirintaj en gxian tempoperiodon plej lucidan?
 
Nu, ni ne povas fidi perdon de memoro aux de konscio. Kiel fizikaj kaj logikaj mikrokomponantoj de la kosma komputa dent-radaro, ni ne povas sidatendi sen iniciativo, des malpli kvietigitaj. Ni devas tuje komenci nian propran intiman reformon (aux memaktualigon), transformante nin pasxo post pasxo en fotonajn cxelojn kongruajn kun la novaj postuloj pri rendimento de la tuta tera strukturo. [Ni nur ne povas prokrasti multe por fari la unuan aux la sekvan pasxon, cxar ni ne havas la eternan tempon por tio. La enhavanta aparataro havas mallongan limtempon por eliri el la riparejo, malgraux tio, ke tiu cxi tuta klopodo jam superas la savigxecon. Gxi rilatas al la vivkvalito dum kaj post la transiro, sendepende de tio, kie ni estas kaj estos.]
 

 

KIAL, MALGRAUX LA KONSPIRO FAVORE AL LA MALKREDO, NI INSISTAS KREDI?

 
Ni ne povas simple nei la okazadon de grandaj psikogeologiaj sismoj dum la transira periodo, nek povas ne ligi ilin al la proceso de la granda sxangxado, kiun spertas la Tero. Ni kredas, cxar ni vidas nenian nelogikecon en tiuj okazajxoj. Krom tio, ni kredas, cxar ni fidas la raportojn, avertojn kaj sciigojn jam senditajn kaj ankoraux sendatajn al la homaro, far grandaj brilkleruloj de la Supera Spiritaro, ekzemple de Emmanuel, Bezerra de Menezes, Joanna de Ângelis, Manoel Philomeno de Miranda, Ângelo Inácio, Lucius kaj José Lázaro. Ili kredas la planedan transiron. Kaj certe ili havas pli da motivoj ol ni, por kredi, cxar ili vivas en supera terdimensio, en strategiaj anguloj kaj antaux privilegiaj vidperspektivoj. Ili estas vivantaj teleskopoj por ni (ecx se ili ne povas vidi, nek antauxvidi, nek diskonigi cxion, speciale pri precizaj datoj). Ili sukcesas ekvidi facojn de la spaca, tempa kaj profundastrala dimensioj kun multe pli da akreco kaj precizeco, ol povus ekvidi ia ajn teleskopo de nia povra astronomio. Kaj ni ne forgesu paroli pri ilia aktiva spirita supermemoro kaj pri ilia aliro al fontoj de scio pri cxiuj grandaj okazajxoj de nia civilizacio, ekde la tempoj plej antauxaj. Ni ne kredas, do, ke ili skribas al ni fikciajxojn, kiel pufreklamojn, nur por ke ni igxu plibonaj.
 
Ni jam scias suficxege, ke okazas proceso, kiu reprezentas la finon de la mondo por provoj, elacxetoj kaj mallumigaj iluzioj kaj, samtempe, la komencon de la transigxa mondo, por la totala kreskigxo kaj kvardimensiaj konaj saltoj. La demando por ni ne plu estas kredi la grandan transiron, sed estas kredi tiujn kaj aliajn eminentajn Spiritojn, kiuj faras tiun informan kaj orientan servadon rilate al vitalaj detaloj kaj kun rekomendoj por cxiuj ni.
La prudenta kaj sekura sintenado ne estas simple nei, des malpli absorbigxi en cxio senpripense, sed estas selekti kaj kolekti la informojn laux si distingindajn kaj provi korelaciigi ilin, por formi blokon da konaj elementoj kiuj pliebligas logikan, racian kaj sagxan valorjugxon, almenaux laux la gxenerala sciaro de cxiu, kaj ideale konforme kun la gxeneralaj instruoj de la Evangelio.
Tiu klopodo por multartikita kona konstruado povas etendigxi ankaux al la informaraj medioj plej eble diversaj, inkluzive de la mitigitaj tradiciaj lingvoj, religioj, sekretaj societoj kaj cxi ties hermetikaj esprimaroj.
 
Elprovu cxion; tenu firme tion, kio estas bona.” - Tesalonikanoj I, 5:21
 
El cxia fonto oni povas eltiri verajxojn por la kunmetado de sia sciomozaiko.
Ni ne devas havi konan, lingvan, kulturan, sciencan, filozofian, artan, doktrinan aux religian antauxjugxon. Multfoje en certa primara aux vualita fonto povas esti granda valorsxtono el profunda kaj universala scio. Alifoje, profunde esplorante per la lupeo rafinitan, vortoricxan, sciencigitan fonton, bone ornamitan per teknikaj, akademiecaj kaj erudiciaj terminoj, oni vidas en vero monton da neverajxoj, konfuzoj, limigitajxoj kaj mallargxeco de percepto pri la esenco de la studobjekto, aux pri la ceteraj korelativaj objektoj, kaj en la tempo, kaj en la spaco, videblaj aux ne, kiuj cxirkauxas la studobjekton.
Aux ne estas gxuste tiele. Fojfoje la valorsxtono estas supre sur monto da belaj aux malbelaj vortaj rubajxoj, sed la esploranto ne vidas gxin, kaj alifoje vorta rubajxo estas supre sur monto da belaj aux malbelaj valorsxtonoj, kaj estas gxi, kiun la esploranto fikse rigardas, malatentante la tutan ceteron.
 
La plej grava problemo estas, ke la absurdaj onidiroj kaj faktoidoj, kiuj superregas en la sensaciismaj komunikiloj pri la planeda transiro, delokemas la homojn de ia ajn kredo pri la nomata fino de la mondo, sed ankaux de la kredo pri ia ajn alispeca sxangxado. La prieskatologiaj merkatikistoj koncentrigxas nur pri la demando, cxu estos aux ne estos la nomata fino de la mondo.
Aliflanke, malantaux la kulisoj de la reklamstudioj, kion laste ili vere esperegas, tio estas la supervendado dum la baldauxa periodo de decembraj festoj. Por ili la mondo ecx povos finigxi, kondicxe ke gxi ne haltigu la produktan rultapisxon, nek afekciu la bonan opinion pri iliaj varoj kaj markoj.
Tio estas delonga baza strategio de la merkatiko: konata kaj socie prestigxa reklamindustrio kiu ridindigas, distordas aux ignoras pensoprodukton kontrauxan al la neregebla monprofitokapta volego de la merkato, auxtomate kaj sublimine plifortigas la akceptadon de la komercaj produktoj, kiujn gxi proponas kiel la solajn realajn, verajn kaj felicxigajn.
En la granda amaskomunikilaro preskaux neniu informorgano elstarigas nek stimulas seriozajn diskutojn pri tio, kio fakte okazos, nek parolas pri tio, kio jam okazas en vero al nia planedo. Tio estas por ili konspiro pri silento nerekte tre monprofita (almenaux gxis okazos Kristnasko, Karnavalo, la venontaj Olimpikoj kaj la venonta Futbala Mondpokalo).
Certe estas, ke, kiel cxiam, la vero emas liberigi, inkluzive de la kreditkarto. Kaj tio estas problemego por tiuj, kiuj vivas je vendado aux propagando de iluziajxoj. La nesciado, la alieneco kaj la timo estas tre monprofitaj.
 
****
 
Iel ajn, nuntempe kio pli valoras, tio ne estas tiel kredi pri la transiraj fenomenoj, kvankam la konado aux la fido, kiel subtenilo de iu ajn kredo aux nekredo, estas bonefika, se oni scias profiti gxin por sia tuta kreskigxo.
Kio pli valoras nun, tio estas la luma energio de la Amo, kiun cxiu el ni akumulis en la lampo de la koro, dum speciale la tuta Erao de Fisxoj kaj gxis la estanteco, kaj kiun li elversxas en la direkto al la aliaj, kun acxetajxo aux ne, ecx kun materia donaco, aux ne, aux kun korsenta donaco.
 

 

KIA SPECARO DE KATAKLISMOJ ALPROKSIMIGXAS?

 
“Anstataux kataklismo kiu falcxas la vivon kaj eldetruas la socion kaj la Teron, okazas en cxi tiu momento la renovigxo de la Planedo, dank’ al la kvalito de la Spiritoj kiuj komencas logxatigi gxin, ricxaj je noblatestoj kaj fratama intereso. La cxampionoj de la malboneco, la fidungatoj je servo de la krimo, la incitantoj de la milito kaj abomeneco, la sxakristoj de vivoj kaj halucinaj drogoj, ili cxiuj cedos spacon en la orbo al la konstruantoj de la Bono kaj Vero, en nomo de la Amo”. - Joanna de Ângelis, en ties libro “Momentos de Harmonia” (“Momentoj de Harmonio”) (1991), psicografita pere de la mediumo Divaldo Pereira Franco.
 
Ni povas kredi kun firmeco, ke la cxefaj kataklismoj en la periodo D.T. ne estos superrege fizikaj, sed jes psikaj. Estas tio, kion indikas ankaux “La Genezo”, la lasta libro el la kardeka pentateuxko:
“...tiel radikala sxangxo, kiel tiu ellaborigxanta, ne povas farigxi sen skuoj. Neeviteble ekestas ia batalo inter la ideoj. De tiu konflikto nepre naskigxos nedauxraj perturboj, gxis la tereno estos ebenigita kaj la ekvilibro restarigita. Estas do el la batalo inter la ideoj, ke aperos la gravaj, antauxdiritaj eventoj, ne el kataklismoj aux pure materiaj katastrofoj. La gxeneralaj kataklismoj estis sekvo de la stato de formigxo de la Tero: hodiaux ne plu skuigxas la internajxoj de la globo, sed ja tiuj de la homaro.”
[4]
 
Estos normale, ke okazos lokaj detruoj en la tridimensiaj tempo kaj spaco, kontrauxe al la neniokazaj vetoj de la skeptikuloj. Sed tamen tiaj ruinigxoj okazos en kvantoj kaj intensecoj multe malpli grandaj ol tio, kion esperas la katastrofemuloj, kiuj volas atesti grandajn geoklimatajn skuojn, por pruvi, ke ili pravas.
Estas espereble ankaux, ke la superaj Spiritoj de la Tero, nun helpataj de eksterteraj superaj Spiritoj, kunigas fortojn kaj intelektojn celante bari, deviigi, minimumigi aux nuligi la hekatombecajn efikojn de la elektromagnetaj interfrapigxoj super la Tero, kaj ankaux la efikojn de la klimataj armiloj (jonosferaj varmigiloj, kemitrakoj ktp) kaj la psikoradiaj armiloj, rezultantaj el la genocidaj registaraj kaj politik-ekonomiaj perfortoj, krom la disradiadoj de kolektivaj mensaj toksaj materioj. Ili zorgos ankaux, kiel certe jam zorgas, nuligi la antauxvideble pli ruinigajn efikojn de la magneta alproksimigxo de la cxiela korpo tie nomata per gxia nomo plej populara, nome Nibiro. Dio volu, ke ili sukcesu atingi cxiujn tiujn savajn celojn. [Ili nur ne intervenas en la fenomenojn de la morala planeda transiro, kies signoj ne estas en la cxieloj, sed en niaj koroj.] Ni estas tie cxi forte esperantaj. Kaj ni provu fari ion, por kunlabori nerekte kun la agantoj de tie supre, kunlaborante rekte kun niaj necesbezonaj fratoj de tie cxi malsupre.
 
“Post tio mi vidis kvar angxelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.” – Apokalipso, 7:1
 
Estas pro cxio tio, ke oni ne multe profetis pri kiel okazos precize la sxangxado de la tempoj. Nostradamuso mem, cxe la fino de siaj pentraj profetajxoj, avertis nin per pentrajxo pri senskriba libro[5], kvazaux esperante, ke ni plenigos gxin per tio, kion ni faros nun, dum la granda transiro. La sekvoj de tio, kio baldaux venos, multe dependas de tio, kion ni faras nun el niaj vivoj kaj el la vivo de la Tero.
Iel ajn, kiom ajn ni eventuale faros amasdetruajn malbonagojn, ververe okazos nenia kataklismo kiu povos estingi definitive la vivon sur la Tero, cxar superaj intelektoj baros gxin kaj intervenos gxustatempe por eviti la plej malbonon. La Tero estas kreajxo de Dio, kaj gxi ankoraux havas multan vivoforton por forkonsumi sur la sxoseo de la kosma estonteco.
Cetere la nova planeda generacio bezonas viv-povajn kondicxojn. Nenio kaj neniu el la transira generacio povos malpermesi tiun minimuman dauxripovecon. Tiuj el ni, kiuj ne pretigos sin iel ajn por kunlabori, havos sian apartan finon de la mondo, tio estas, ili perdos la oportunon dauxri en tiu cxi mondo en ties transigxa erao, kiuj ambaux estas unu. Ili estos, do, premdevige forlokigitaj al aliaj akordigeblaj logxejoj en la granda “Domo de la Patro”.

 

LA ALHXEMIISTOJ DE LA NOVA ERAO JAM ALVENAS

 
Almenaux en sia tridimensia fizikeco, la planedo Tero estas sfera objekto. Tamen gxi estas objekto kiu pulsas, agas, reagas, brilas, malbrilas, altiras kaj sin altiras. Do gxi estas ankaux aganta subjekto, vivanta subjekto. [Kaj ni kutimas nomi Gaja tiun gxian vitalan parton.]
Ne detruigxinte, ne malintegrigxinte, cxu povas objekto lasi esti si mem kaj ekesti alia objekto? Jes, per du manieroj, nome: unue, pro la sxangxado de gxia vibreco, kun reefikoj en gxiajn pulson, magnetecon, lumecon, auxron, psikecon kaj, sekve, vitalecon; due, pro la nova rigardo de la subjektoj sur la objekton. Kaj ili rigardos gxin ankaux influite de la levigxo de siaj propraj vibreco kaj reefikoj same sxangxitaj kun la paso de la tempo (la plej granda alhxemiisto) kaj, nun, ankaux de la erao.
Tio estos la transsubstanciga alhxemio, trans kiu pasos la Tero, kiel agiginta-agigita subjekto-objekto, kaj cxiuj siaj inteligentaj sferaj polveroj (la homaj estuloj, ankaux agigintaj-agigitaj subjektoj-objektoj, kaj kiuj gxis nun vivruligxas senbride, movante kaj movate, speciale sur la krusta tapisxo) disaj tra cxiuj gxiaj sep biodimensioj.
La postrestintaj kaj toksaj energiaj troajxoj, kaj de la geosfero, kaj de la sferetoj, estos formetitaj al la kosma rubujo.
Gaja ne elkarnigxos el sia korpo. La esenco de la objekto dauxros la sama. Siavice, la homaj Spiritoj, jen enkarnigxintaj, jen elkanigxintaj, kiuj ne formetos el siaj korpoj, speciale el sia perispirita korpo, siajn postrestintajn kaj toksajn energiajn troajxojn, plej eble urgxe, ankaux ne elkarnigxos el sia perispirito, sed foriros kun gxi cele al alia akordigebla sfera biomondo ene de la universo. Ilia purigado dauxros, sed tamen en alia planeda medio.
 
La nova vibra tono de la planedo implicos novan mondon kaj novan tempon, se konsideri ke cxiu movigxanta (vibranta) energio estas gxuste la tempo kaj la spaco en dinamika konekso.
Pro tio certe la longkalkula majaa kalendaro finis sian tempokalkulon en la jaro 2012, ne cxar ne plu ekzistos tempo post cxi tiam, sed cxar ekzistos nova tempo en sinkroneco kun nova tera mondo, subigita, do, al malsama vibra energio, supera almenaux unu oktavon supre, generanta novajn kordokampojn, novan supergraviton (kaj novegajn progresojn de la “Teorio pri Cxio”). La tempoj baldaux finotaj estas la malpurigxintaj moralaj tempoj. Por nova speco de tempo estu nova speco de kalendaro. Estas kohere.

 

EN 2012 EKBRILAS SUR LA TERO
NOVA STELESTIGXEJO

 
2012 ne estos la jar-pinto de la planeda transiro, sed gxi estos grava jar-marko en la transira templinio. Estas tio, kion la Spirito Francisco Cândido Xavier instigas nin kredi, en mesagxo psikofonita pere de la mediumo Ariston Teles: “La jaro 2012 estas marko, nekontesteble; marko en la historio de la homaro kaj en la planeda evoluo.”[6]
 
Laux la Spirito José Lázaro, en sia libro “La Fina Batalo” (2009), psikografita pere de la mediumo Aguinaldo Paviani, estas planita por tiu cxi jaro 2012 la amasa enkarnigxo de miloj da Spiritoj je granda moraleco, kiuj kunigxos kun la aliaj milionoj da ili, klasifikitaj laux multaj literoj kaj auxrokoloroj, jam dise enkarnigxintaj en la lastaj jardekoj.
[Cxu estas la plimulto el ili venintaj per flutoj da supersxipoj, kiuj, laux kelkaj astronomoj, estas krozantaj la cxielon en la direkto al la Tero?[7]]
Certe tiu specifa generacio naskigxinta en 2012 kunkonsistigos la plejadojn de la unuaj grandaj gvidantoj, registoj kaj aktivuloj de la socia transformado en la nova erao. Ili estos tiuj, kiujn ni povos nomi fotongenerantaj idoj[8]. [Kiel nomigxos la infanoj de tiu cxi pli jxusa bakado? Per kiu generacia litero ili estos klasitaj? Cxu ili povos esti la generacio F2, pro tio, ke ili multobligos lumon ()? Kiu eble estos la superreganta koloro de ilia auxro? Ni scios oportune.] Ili certe havos kristecan konsciencon multe pli vekigxintan. Ili estos pli rektaj reprezentantoj de la Kristo tie cxi sur la krusto. Certe ili forte intervenos en cxiuj homaj kaj naturaj sociaj medioj, per siaj artoj, teknologioj kaj mensaj alhxemiajxoj en formo de pozitivigaj kolektivaj pensoj. Ilia cxefa celo ne estos transformi plumbon en oron, sed transformi malgxojon en gxojon, malamon en amon, malesperon en esperon, dubon en fidon, malpacon en unuigxon, mensogon en veron, malgajon en konsolon. Tiuj kristalaj kaj kristecaj kvalitoj de la nova homara evolua kresto estos la ricxajxoj plej valoraj en la posttransira estonteco.
Kaj tiu estonteco povas esti ekplifruigita, por ricxigi nin spirite, ekde nun. Suficxas, ke ni klopodu fari vojetojn el lumo, ecx meze en la antauxfrumatena mallumego, per la dissemado de la Evangelio.
Ni, el la malnova gvardio, ankoraux havas iom da povo, kiel sagxaj maljunaj sorcxistoj, alhxemii nian estantecon, per la elektromagneteco de la fido kaj per la termoelektro de la amo. Tio tauxgos cxefe, por ke ni, simile al la Tri Magoj, prezentu kiel donacojn la oron-amon, la olibanon-edukadon kaj la mirhon-zorgadon al la novaj kristecaj infanoj, kiuj jam naskigxis kaj kiuj estas naskigxantaj en cxiuj grotoj-akusxejoj de la mondo. Tio tauxgos ankaux, por ke ni provu renaskigi la infanon kiu estis ni mem, antaux ol ni perdigxis en la labirinto-arbaro de la iluzioj.
La vivstilo, kiun ni havos de nun antauxen, estos decidiga, aux por ke ni konstruu komfortan lulilon en nia koro, por bonakcepti la novan naskigxontan Kriston, aux por ke ni anstatauxu Herodon, kiu ordonis ekstermi cxiujn infanojn havantajn du jarojn aux malpli (niaokaze, se ni ne pretigos ilin por la Nova Erao)... Kaj do? Kiu estas nia rolo? Cxu tiu de la staltrogo, aux tiu de Herodo? La novaj infanoj volas scii. La infano kiu ekzistas ene de ni volas scii. La Kristo volas scii.
 
Ni ne scias, kio estos el ni en la estonteco, sed, dum ni estas tie cxi, en la estanteco, ni devas peni, por havi vivkvaliton plej eble proksiman de tiu, kiun havos la estontaj teridoj, rilate al integra felicxeco.
La tagnokta kaj sencxesa praktikado de la Evangelio estas la nuntempa alhxemia formulo, por ke ni mem estu unuj el tiuj estontaj teranoj, kiel okazas pri malaperig-aperiga magiajxo. Per la midaso-tusxo de la largxasenca, gxenerala kaj senkondicxa karitato, pozitivante negativajxojn, prilumante mallumajxojn, varmigante malvarmajxojn, satigante malsatojn, origante per la gxojo plumbajn malgxojojn, ni multe pligrandigas niajn matematikajn sxancojn fari tiun vojagxon en la transira tempo, kaj, subite, maktub! Subite, sed ne neantauxvideble, ni estos unuj el la teranoj post tridek aux kvardek jaroj, aux transformigxintaj en simpatiajn kaj mildajn maljunuletojn (sed prefere kun la sama nuna vigla kaj sagaca rigardo), aux transformigxintaj en viglajn kaj sagacajn kulothavajn knabojn (sed prefere kun la sama nuna simpatia kaj milda rigardo).
 
Laux la Spirito Manoel Philomeno de Miranda, en sia libro “Planeda Transiro” (2010), psikografita pere de Divaldo Pereira Franco, post la cunamo en Indonezio, amasegoj da alcionanoj komencis alveni en la cxirkauxkrustajn spiritajn koloniojn, por pretigi sin enkarnigxi amase, kio fakte povas esti okazanta en cxi tiu jaro 2012. Cxu povas temi tiuj informoj (tiu de José Lázaro kaj tiu de MPM) pri sama fenomeno?
Aliaj enkarnigxoj tiel grandnombraj (de cxirkaux 200.000 noblaj kaj fratamaj Spiritoj) estas planita por 2025, jaro ekde kiam, kaj gxis 2050, komencigxos la planeda transiro (laux informo de Divaldo Franco, en intervjuo donita al Asocio de Diskonigantoj pri Spiritismo en Portugalujo). Cxar estas transiroj, aux pli bone, fazoj de la transiro ene de la granda transiro, certe tiu “planeda transiro”, cxi aludita de Divaldo, estos fazo pli fajna de la transiro, kiu estos trovinta la teron pli bone plugita. Aux ne. Tio dependos multe de tio, kio estos farita el Gaja gxis 2019, gxis 2025, gxis 2050.
Se efektive la brilkleruloj de la Artoj komencis enkarnigxi ekde la jaro 2000 (laux Yvonne A. Pereira); se miloj da Spiritoj je granda moraleco alvenas al la Tero en tiu cxi jaro 2012 (laux José Lázaro); kaj konsiderante ankaux, ke la Spiritoj enradikigxintaj en la malbono ne plu estas enkarnigxantaj ekde 2000, jaro post kiam nur pacamaj Spiritoj estas enkarnigxantaj (laux Francisco Cândido Xavier), ni povas aserti, ke iel ni jam estas vivantaj en la Nova Erao. Gxi estas reprezentata, dume, de cxiuj infanoj havantaj dek du jarojn aux malpli, kiuj kunigxis kun tiuj morale superaj jam antauxe enkarnigxintaj. Estas klare, ke ni perceptas neniun pozitivan efikon ankoraux.
La Nova Erao ankoraux ne farigxis amasfenomeno, sed tamen, same kiel la jaro 1972, la jaro 1969 kaj la jaro 2000, ankaux la jaro 2012 povos esti rigardata en la estonteco kiel la jaron-startpunkton de la Nova Erao, ankaux pro tiuj amasaj specialaj naskigxoj.
 

[1] http://pt.wikipedia.org/wiki/Escatologia.
[2] Kio estus “finigxo”.
[3] Kolektiva perdo de la memoro aux de la konscio antaux baldauxa dangxero.
[4] Laux esperantigo de Affonso Soares.
[5] Laux instigas la nomata “Perdita Libro de Nostradamuso”.
[6] Elnotita el la videajxo www.youtube.com/watch?v=PZhKnvka9So&feature=related
[7] Vidu unu el la eblaj filmkaptajxoj pri tio en:
http://www.youtube.com/watch?v=vkBfvu9U0Q0
[8] Ili malsamas ol la fotongeneritaj idoj, kiuj estas generitaj de la lumo.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 01/12/2012
Código do texto: T4014256
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.