NI ANKORAŬ POVAS FARI KELKAJN EVOLUAJN SALTOJN, EĈ SE PER EKPUŜOJ
 
La evoluo faras saltojn (kaj skuegojn). Ne ekzistas linee natura evoluo. Ĉio iras antaŭenpuŝata de cikloj kaj ties senfinaj rapidum-ŝanĝoj. Sed ankaŭ povas okazi anticipaj evoluaj saltoj, pro eksteraj faktoroj aŭ pro internaj faktoroj, ĉi-kaze, ekzemple, la konsciencoveko kaj la intima reformo. Ĉar, dum tiu ĉi ŝanĝado de ciklo, tiuj tipe antropoteraj valoroj ne akompanas flanko ĉe flanko la evoluan salton de la Tero mem kaj ties superkrustaj, surkrustaj kaj subkrustaj tavoloj, la Tero mem evoluos, malgraŭ la teranoj. [Trankviliĝu! Same kiel, laŭ diro de la brazila dramaturgo Nelson Rodrigues, “ĉiu unanimeco estas stulta”, tutcerte same estas ĉiu ĝeneraligo, sammaniere kiel ne ekzistas la statistikaj cent procentoj nek la statistika meznombro nek la statistika nulo, rilate al grandaj homaj grupoj. Do bonvolu senti vin tute ekster tiu granda parto da teranoj kiuj baremas la makroevoluon de la planedo. ]
Ne okazos tuja evoluo de la tuta homaro. Ankaŭ ne estas eble rebobeni la filmon de ĝia historio. Same ne ekzistas restariga butono nek la komando Ctrl+Alt+Del, kiu ebligus al ni rekomenci ĉion ekde nulo. Ne plu estas tempo por la redempto de ĉiuj simultane, kvankam ankoraŭ estas tempo por la redempto de ĉiu individue(!).
Post la samtempaj interplanedaj enmigrado kaj elmigrado de Spiritoj, okazos aktualigo en la vibra tono de la planedo. La lumoj de la unugrandeca stelo, nome la Kristo, kune kun la lumoj de la triagrandeca stelo, nome Alciono, formas grandan kontraŭvirusan programon, kiu forigos de la Tero kaj de ĉiuj aliaj planedoj, kiuj ĉirkaŭas la kvingrandecan stelon, nome la Sunon, la virusecajn konsciencojn, kiuj estos sendataj al la rubujo (malsuperaj, malmultlumaj, malmultgrandecaj mondoj).
Post la “intima reformo”, sendepende de la granda vibra bloko, kiu nuntempe ĉirkaŭvolvas ĉiujn geodimensiojn, la alterno de iroj kaj revenoj inter la nevidebla dimensio kaj la krusto efektiviĝos en multe pli feliĉaj kondiĉoj. Ni fine estos trovintaj la “perfektan ondon”, kie la krestoj kaj depresioj kaŭzos nenian ĉagrenon aŭ suferon al ni. La Tero ne plu estos “valo de malĝojo” aŭ tipa mondo por kulpelaĉetoj kaj por provoj.
Kie ajn ĉiu estos en la post-transira estonteco, li havu la konscion, ke la evoluo daŭras, kaj ke ni ĉiam estos instigataj akcepti kaj pretigi la kondiĉojn, kiuj estos truditaj al ni de la leĝo pri kaŭzo (nia) kaj efiko (de la destino) por tiu evoluo. Tiel ni impulsos tiun evoluon favore al ni, per la maniero malplej eble dolora. Ne gravas en si la vivkondiĉoj. Gravas nia vidado pri ili, kun la kapablo profiti de ili por nia tuta kreskiĝo. Havante multvidadon aŭ multoblan pripensan intelekton pri la vivkondiĉoj, ni emos kompreni multe pli bone la problemojn pri la esto, la destino kaj la doloro. Sekve ni suferos multe malpli, kaj eble multfoje ni sentos nin feliĉaj, eĉ kiam dancante sur la saltotabulo de pirata ŝipo sur la tenebra oceano, al kiu ni estos elektintaj navigi, kaj eĉ invitante la piraton-ĉefon mem por kuna danco (zorgante, tamen, ke la situacio ne transglitu al la Stokholm-sindromo...).
La konsciencoveko pri la nunaj kondiĉoj, kun kiuj ni devas kunvivi, igas nin kuratingi tuje unu ŝtupon de feliĉaj kaj eĉ bonhumoraj spiritaj pliboniĝoj, ne gravante, kie ĉiu estas cirkonstance. Konsilinde estas, ke ni ne iluziiĝu pri la konscienco-deviigaj frivolaĵoj de tiu ĉi tridimensieca kaduka mondo, sed ankaŭ ke ni ne falu en tion, kion ni povas nomi lol-sindromo, kiu estas la malsama defetismo trovi sin antaŭmalsavita kaj destinita al “ekstera mallumo” post la granda transiro.
Same danĝera estas la tiel nomebla tritik-sindromo, kiu okazas, kiam oni sin trovas, aŭ pli bone, havas la certecon, ke li jam estas savita, pro tio, ke li vivas preĝanta kaj obeanta bigote la predikordonojn de iu religio aŭ sekto, malproksima de la “mondumanoj”, por ne “infektiĝi”.
Nek unu ekstrema sindromo nek la alia povas malpermesi, ke oni transpasu integre kaj eĉ feliĉe al la alia transira flanko. Kio validas, tio estas nek etiketo aŭ ŝajno, nek timoj aŭ memfidoj. La unua konektilo al pli feliĉa mondo estas ĉio bona, kion oni faras al si mem kaj al la proksimulo, aldonita de la tuta necesa pozitiveco alportita de la pluraj antaŭaj enkarnecoj. Pretiĝi por servi, eĉ se ne efike, sed servi efektive, eĉ kun siaj sindromoj, manioj, duonskizofrenioj kaj ismaj, logiaj kaj zofiaj motiviĝoj. Jen estas la vojo de la saviĝo, se ne al ekstera lumo, almenaŭ kontraŭ interna mallumo. Kaj ni rememoru tiun onidiron: “Dio ne elektas la kapablulojn, sed kapabligas la elektitojn”.
 
 
 
KARITATO: GESTO DE FRATAMA SPIRITUALECO
 
Surbaze de Ijob, 8:9, “ni estas de hieraŭ... (tio estas, ni havas historiaĵon el pasintaj ekzistadoj) kaj ni nenion scias (temas pri spirita amnezio, dum ni estas en la karno); nia vivo sur la tero estas nur ombro.” [Ĉu estis li, kiu inspiris Platonon skribi la alegorion pri la kaverno? ]
Dio ĉionsciadas pri nia hodiaŭo kaj pri nia hieraŭo. Pro tio, ni devas juĝi neniun, sed nur helpi, sendistinge, sen esperi ian ajn rekompenson.
Se ni estas vivantaj tie ĉi sur la krusto plian fojon, estas pro tio, ke ni gajnis plian moratorion, eble la lastan antaŭ la granda ŝanĝiĝo. Tamen ĝi estas moratorio kondiĉita al la faro de multaj agoj niaflanke, por ke ni kvitigu nin pri ĉiuj pasintaj ŝuldoj kaj malplenigu nian karman ŝarĝon. Kaj la Karitato estas tiu urĝa faro, la valoro traestanta en la tuta Evangelio. Ĝi estas la kristeca amo, la fundamenta teologia virto, tiu kiu movas la amon al Dio kaj al la proksimulo kiel al si mem. Ĝi estas la praktiko aŭ la manifestiĝo de tiu triobla amo, per pensoj, vortoj kaj agoj.
Ni etendu la manojn, ankaŭ por proponi la karitaton-panon, la karitaton-pardonon, la karitaton-komprenon aŭ la simplan kaj bonfaran karitaton-brakumon. Tamen ni ne hontu akcepti kun danko la helpon kiu etendiĝu al ni, kaj en formo de manĝaĵara pako, kaj en formo de delikata lekanto, kaj en formo de kiso, kaj en formo de frapo sur la vangon. 
El ia ajn gesto oni povas kapti lecionon por sia kreskiĝo. Sufiĉas, ke oni ampleksigu antaŭe la ĝeneralan komprenon pri la problemoj de la esto, la destino kaj la doloro kaj pri la saĝa kaj ĉiam justa leĝo pri kaŭzo kaj efiko. Tiu antaŭampleksigita kompreno pansas niajn vundojn kaj balzamas niajn dolorojn preskaŭ tuje, kiam ili alvenas. Ankaŭ la doloro estas multdimensia objekto, sammaniere kiel la subjekto, kiu sentas ĝin. La multobla kompreno eble ne ĉesigas, sed povas malpligrandigi la doloron, igante nin suferi multe malpli.
Tiu ĉi parolo similas al preĝeja prediko, sed, almenaŭ en tiu ĉi Erao de Fiŝoj, kiu finiĝas, la Karitato ankoraŭ estas la ĉefa tonika noto, kiu vibrigas la evoluan kordon, kaj ĝi estas la certiga pasporto por la eniro en la novan Eraon, tiun de Akvario, aŭ por la eniro en novan estmanieron, por ke oni fariĝu pli bona, transiĝa persono-mondo.
 
****
 
Unu situacio, kiu malmotivigas multajn nereligiulojn malfermi la manon kaj la koron por la alia, estas tio, ke la principo pri la Karitato estis ekposedita de kelkaj mezepokaj kristanaj religioj, kiel io materia, kiun oni donas, por sukcesigi sian lokon en la ĉielo. Ĝis hodiaŭ multaj uzas la Karitaton kiel ŝanĝmonon, kiel negocon, ian komplezinterŝanĝon, ankaŭ por ordinaraj terecaj interesoj. Ili ne oferdonas la mondonacon rekte aŭ nerekte al la malriĉuloj, sed rekte al la monŝrankoj de ekleziaj fortikaĵoj.
Aliflanke kelkaj modernaj kaj post-modernaj religioj kaj sektoj kontribuis por plireliefigi la ideologion de la materiala riĉeco kiel dian virton. Tial multaj, eĉ se nekonscie, konsideras la soci-ekonomian mizeron kiel aferon de Satano. La oferaĵo, kiun ili kutimas doni al la malriĉeguloj, estas nur la invitilo, por ke tiuj ĉi ekvizitu tiun aŭ alian preĝejon. Tuj poste ili turnas la dorson kaj foriras, konvinkiĝintaj, ke ili tute plenumis sian kristanan devon. La sublimina ideologio, kiu estis kreita, estis la subtila kaj monstra apartismo inter la prosperaj kristanoj kaj la mizeruloj de la soci-ekonomiaj kloakoj, misrigardataj kiel tiuj, kiuj “ne rekonis Jesuon kiel sian solan savanton”. Bedaŭrinde unu reganta kredo estas, ke, se homo estas en mizera vivkondiĉo, do li estas mizerulo, kiu lasis sin fali en tiun ekstremaĵon, minimume. Tio estas, oni sisteme konfuzigas la kondiĉon de la estulo kun la estulo mem. [Estas konsiderinde, tamen, ke, ĉar ili tiomlonge estis socie ekskluditaj, multaj senhavuloj fine akomodiĝas al la reputacio de mizeruloj, kaj tiam ili restas dum longa tempo en la mallumo de la negativa memantaŭjuĝo. Pro tio, ofte, unua karitata iniciato estas la provo eltiri iun el ties propra intima mizereco, kia ajn tiu ĉi estas.]
 
Kompreneble, kiel ĉiam, en ĉiu religia formaĵo, eĉ inter tiuj konsiderataj ne kristanaj, ekzistas la honoraj esceptoj kiel veraj misiuloj de la bono al la proksimulo, multaj el ili agantaj tute anonime. Estas klasike, laŭ povas konfirmi la samariano de la parabolo. [La problemo estas, ke, helpinte la agonianton, li foriris sen diri ne eĉ sian propran nomon.]
 
Pro la konceptaj kripligoj de preskaŭ ĉiuj vortoj rilataj al la virtoj instruitaj de Jesuo, kreiĝis, en la daŭro de la jarcentoj, arketipo iom negativa rilate la Karitaton, kiu havas sencon preskaŭ pejorativan en la kolektiva nekonscio.
Pro ĉio ĉi tio, multaj rapidemaj urbanoj transiras la straton, kiam ili vidas agonianton kuŝantan ĉe la flanka kanaleto, ĝis haltos bona samariano por helpi lin. Plej ofte la subita bonfaranto estas preterpasanto, kiun Jesuo mem sukcesis konvinki intuicie, pli-malpli per la jenaj vortoj: “Faru por li, kvazaŭ vi farus por mi”. [Kaj ne pensu, ke tio ĉi estas simpla esprimfortaĵo inspirita nur de la sambo “Antonico”[1], de Ismael Silva; ne. En vero estis Jesuo mem, kiu certe inspiris la grandan brazilan komponiston, kiam Li diris antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj, en parabolo, jene: “Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi” (Mateo, 25:40).]
 
****
 
La Karitato, kiel kristeca virto, ne estas nur ekstera filantropia gesto, nek estas nepre tio, kion oni donas objektive. 
La kristeca karitato estas baze mobilizo de pozitivaj kaj bonfaraj energioj inter estuloj. Ĝi bonefikas al tiu, kiu ĝin donas, kaj al tiu, kiu ĝin ricevas. Sufiĉas, ke ĉirkaŭvolvu la geston iu sento pri bonkoreco, frateco kaj estimo, kun ia ajn pozitiveco. Sen tio, la gesto povas eĉ esti filantropiaĵo aŭ nur almozo, sed ne manifestiĝo de la Karitato.
Fari karitaton estas doni sin, preskaŭ laŭlitere. Ĝi estas etendi el si energion je altega frekvenco en la direkto al iu aŭ al io. [Se ni, ĉiuj teranoj, kuniĝus en viglan etoson el preĝa karitato, dum kelkaj tagoj, celantaj la bonon de la Tero, tiu ĉi ŝanĝiĝus en grandan bulon el lumo en la spaco kaj farus transiran salton je du mil jaroj, ne plu al la Erao de Akvario, sed rekte al la Erao de Kaprikorno(!). Eĉ la Kristo surpriziĝus. ]
Tamen ni povas kolektive kuniĝi pli ofte, por fari preĝojn, porpensojn, pensovibrojn, meditadojn kaj studojn de la Evangelio, favore de la paco kaj de la lumigo de medioj. Se ni helpos forigi la ombrojn kaj pacigi la intencojn super dombloko, tio jam estos grandioza minimumo. 
Oportunokaze, el la legado de la libro “A Batalha Final” (“La Fina Batalo”), de la Spirito José Lázaro, psikografita pere de la mediumo Aguinaldo Paviani, ni deduktas, ke, dum la kontraŭstaro al la mallumo, la spiritaj gardistoj estas profitantaj ian ajn lumaĵon de homaj etosoj, por malaktivigi malignajn celojn kontraŭ urboj kaj eĉ landoj. [Ni ne forguesu, ke la planeda transiro okazas plurnivele.]
 
****
 
La karitata amo ne estas nur sento, penso, parolo, solida io aŭ konkreta ago. Ĝi estas la portanta ondo, la subtila kaj profunda parto, la volvaĵo kiu akompanas la donaĵon, farante ponton el lumo de koro al koro, inter donanto kaj ricevanto. [Estas tio, kio okazas inter la planedaj personoj Alciono kaj Tero nuntempe. La alciona karitato ne estas nur la grandkvanta sendo de Spiritoj niadirekten, sed ĝi estas la luma energio, kiu akompanas la grandan veturilaron tra la profunda spaca vojo, kaj kiu baldaŭ ĉirkaŭvolvos la tutan Teron, helpante ĝin en ĝia ascendo al pli bona mondo.]
Aliekzemple, antaŭ ol kuiri supon por disdono al malsatuloj en la stratoj, oni devas konsideri, ke ilia malsato ne estas nur pri la materia nutraĵo, sed ankaŭ pri la am-energio, kiu povas kaj devas penetriĝi en la supon, kaj en ties kuiriĝo, kaj en ties disdono. Fari kaj doni teleron da supo havas sencon kristece karitata, nur se okazas frateca sento, bonvolo kaj dono de luma energio dum la tuta proceso. Preĝoj, altvibraj muzikoj kaj pozitivaj kaj feliĉaj pensoj estas bonegaj spicoj por bongustigi per ameco la tutan geston. Ili helpas harmoniigi eĉ la molekulojn de la akvo kaj de la substancoj de la manĝaĵo, ankaŭ farante el ĝi specon de kuracilo. Sume, iu ajn transdono de io, materia aŭ mensa, al iu, devas esti antaŭ ĉio fluidopasigo, amopasigo. 
En la estonteco, la frateca amo estos tre kutima, ampleksa feliĉiga sento, aktiva estmaniero de ĉiu, propra kaj interaktiva lumo. Ĝi ne manifestiĝos nur en urĝhelpaj situacioj aŭ en momentoj de kompato, ĉar ĉiuj estos en paco kaj kontentaj pri siaj interrilataj vivoj. La Amo estos la manifestiĝo mem de la lumo emanigita el ĉiu individuo al la socia tuto.
 
“Kiam la leĝo de Dio estos ĉie la bazo de la homa leĝo, tiam la popoloj praktikos reciprokan karitaton, kiel la individuoj, de homo al homo; tiel ili vivos feliĉaj kaj en paco, ĉar neniu ekpensos fari malbonon al sia najbaro, nek vivi je ties kostopago.” – en la spirita respondo al la demando 789 de “La Libro de la Spiritoj[2]”.
 
Multaj el ni, kiuj ankoraŭ havas iun postsignon de egoista hedonismolatrio, ne plu devas iluziiĝi pri la maljustaĵoj kaj senutilaj, elĉerpigemaj, toksaj, anestezaj kaj alienigaj frivolaĵoj de tiu ĉi kaduka mondo. Ili obskurigas kaj baras la manifestiĝon de la Amo.
 
 
“Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.”  – Mateo, 24:12.
 
Tiu “maljusta afero-sistemo” (laŭ nomadis la sekvantoj de la Gardo-Turo) jam ruiniĝas, kaj ĝi tute finiĝos en la venontaj jardekoj (tre probable en la fino de la kvindekaj jaroj). Sed ni ne. Ni daŭros plupremitaj kreskiĝi, jen pro la respondecoj prenotaj en superaj spiritaj mondoj aŭ sur la pliboniĝonta tera krusto mem, jen per la korekta doloro, same pliboniga, eĉ se laŭ pli longa neeŭklida rekto, en eksterteraj purgatoriaj aŭ eĉ mallumaj mondoj, sed ĉiam kun ia oportuno ascendi.
 
“Eĉ en la plej profundaj abismoj ĉiam estas loko por la espero.” – André Luiz (verkisto kaj loĝanto de la spirita kolonio Nia Hejmo)
 
 
 
LA KARITATO KIEL PASPERMESO,
DUM NI ANKORAŬ DEVAS PAGI ŜULDOJN
 
En la momento kiam ni materiigas la Karitaton en la direkton al iu, ni prilumas nin iomete kaj pasigas iom da tiu lumo al la celato, kiu ankaŭ kaptos ĝian rebrilon kaj sentos sin pli bona, sendepende de tio, kion li ricevis materian, jen per penso-formo, jen per parolo-formo, jen per panpeco-formo. En tiu momento ni konjunkciigas nin rekte kun la krista lumo kaj malkonjunkciigas nin de la mallumo. Ni ekestas dummomente pli bona persono-mondo. Ni estingas iom pli nian mallumecon. Ni amortizas iom pli nian ĝeneralan ŝuldon. Ni sentas nin pli fortaj kaj esper-plenaj en la daŭro de la marŝado, tra kie ajn ni bezonos iri je servo.
Por pli bone havi tiun cirkonstancan prilumiĝon, estas necese, eĉ antaŭ ol okazos la kontakto, ke ni rigardu la helpoton, kiu ajn li estas, kun amo, kun frateco. Nur tio sufiĉas, por iom briligi al ni la aŭron kaj faciligi la kontakton.
 
“La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.” – Mateo, 6:22
 
****
 
Jes... per la praktikado de la Karitato, ni amortizas nian ĝeneralan ŝuldon.
Alia ideo gvidanta niajn agojn estu tiu ĉi: ĉiam fari bonon, ne necese pro tio, ke oni estas bona, nek ne nur por ke oni iĝu pli bona, sed fari bonon, ankaŭ por pagi ŝuldojn, aŭ por redoni ĉion bonan, kion oni gajnis, ĉefe la oportunon vivi tie ĉi sur la krusto en tiu ĉi tiel decida etapo de la planeda evoluo. [Tiu ĉi lasta oportuno por ni, recidivuloj, havas karakteron de kondiĉa liberiĝo, aŭ pli bone, de liberiĝo kondiĉita al la volonta servado al la komunumo, kio ankoraŭ povos validi kiel malpligravigaĵo en la individua verdikto.]
Eĉ se oni ankoraŭ estas ŝuldanto, sed klopodas ne fari novajn ŝuldojn kaj kultivadas la Karitaton, li jam ne povas esti taksata simple kiel ŝuld-nepaginto. Li jam estas en fazo de volonta kvitigo de sia ŝuldaro, uzante la monon de la Bono.
[Eblas uzi ankaŭ eĉ la profesian laboron, por servi al la Kristo. Multfoje la evangelieco ne estas en la senpaga aŭ volontula laboro en si, sed ankaŭ en la maniero, kiel ĝi estas farata, en la kromo de kontenteco kaj bonkoreco, kiujn oni aldonas al ĝi, en la traktado kun la klientoj, tiel kontentigante la pli grandan mastron de ĉiuj ni, nome la Kristo mem.]
 
Ni konsideru ankaŭ, ke en la universa kurzomerkato la mono de la Amo estas multe pli valorigata ol la mono de la doloro, eble en la proporcio de 1 kontraŭ 10. Unu pozitiva gesto de amo en la nuno povas ekvivalenti al dek negativaj gestoj de doloro en la posto aŭ eĉ en la antaŭo. [Ĉu vi memoras pri la sumigo de relativaj nombroj?] Pro tio, pagi niajn ŝuldojn aŭ kovri niajn pekojn per amgestoj, ebligas nin salti multajn etapojn en la proceso de ĝenerala kvitigo de ĉiuj niaj moralaj prokrastoj en la estanteco, en la estinteco kaj en la estonteco.
 
****
 
Aliflanke...
“Ĉiufoje, kiam la justeco serĉas nin por reguligo de kontoj, se ĝi trovas nin laborantaj por helpi la proksimulon, tiam ordonas la dia mizerikordo, ke tiu pag-postulo estu prokrastata tra nedifinita tempo.” – el la libro “Momentoj Kun Chico Xavier”, de Adelino da Silveira.
 
Kiam ni konvertiĝas al la volontula servado sur la kampo de bono, kio estas la plej sekura pordo de konvertiĝo al la krista Kristanismo, tiam okazas renovigo de niaj iamaj ŝuldoj. Tiumomente ni estas malŝarĝitaj de la pezo de nia antaŭa ŝuldoŝarĝo, kaj tio multe malpezigas nian konsciencon. Ni faras interkonsenton kun la Kristo, kiu ne forviŝas niajn pasintajn ŝuldojn, sed detiras ilian psikan pezon de sur niaj ŝultroj. Li donas al ni novan viglecon, novan esperon kaj kuraĝon, por ke ni komencu trairi la vojon al la lumo, kio samvaloras kiel la revena vojo al la mallumo, kiu de nun devas esti prilumita per la lanterno de nia elaĉetemo, por ke ni estingu per lumo la mallumajn makulojn, kiujn ni kreis kaj lasis en la pasinteco. Tio ĉio ja estas la vera baptismo por iniciĝo ĉe la ordeno de la pura kaj evoluiga Kristanismo.
 
Kaj ni ne forgesu paroli, ke, kiam ni estas en la praktiko de karitato, nia aŭro akiras pli brilantan tonon, kiu ne povas ne esti timigilo kontraŭ atakoj de la malbono (aŭ de iamaj nepardonemaj kreditoroj) al nia mensa, emocia kaj korpa veturilo. Ĝi fariĝas blendo el lumo. [Ĝi servas almenaŭ kiel defendo kontraŭ malvarmumo, mumpso kaj malario.]
 
****
 
Post la revekiĝo de la konscienco, oni spertas preskaŭ tujan emocian neŭroplastion, aliiĝante praktike en novan personon. Tio igas nin senti, ke ni estas denove civitanoj, civitanoj de la kosma urbo.
La kristeca konscienco estas morala ĥirurgio, realigita de d-ro Jesuo. Kio gravas nun estas tio, utiligi tiun kristecan konsciencon por la volontula servado, por ade amortizi la iamajn ŝuldojn kaj ne plu peki. Jes... Jesuo kuracadis, sed donadis la preskribon: ne plu peki, kio inkluzivas ami al la proksimulo kiel al si mem. Tiel estas, ĉar ne ami ja estas peki.
En la homrilata aritmetiko ekzistas la negativa nulo. Ĉefe en la nuntempa fazo de konkretaj kaj emociaj pafadoj kaj de ĉiaj energiaj konfliktoj, resti senmova la tutan tempon plialtigas multe la riskon esti batpuŝita aŭ esti viktimo de vaganta kuglo. Senmova celo, sen energio, estas multe pli facile trafebla, ol moviĝanta celo eliganta energion. La vera sekvanto de la Kristo estas antaŭ ĉio socia aktivulo.
La moviĝanta praktika kristano ne plu estas celo de la mallumo, sed li fariĝas celanto per la lumo kaj per bonfaraj energioj. Li iĝas sekvanto de la aplika Evangelio, ne necese perita de iu religio, sed de sia propra konscienco pro la devo plenumata nuntempe kaj de la multaj ankoraŭ kvitigotaj ŝuldoj. Kaj tiu konscienco devas esti revigligata ĉiutage, per la lumo de la unuamagnituda krista suno, pere de la bonfara kunvivado kun la homoj kaj kun ĉiuj vivantaj estaĵoj. 
Se Aristotelo asertis, ke la homo estas politika animalo (=homo gragarius, sociema estulo), estas asertinde, ke la kristana homo (homo cristianus) estas animalo (aŭ pli bone, Spirito) politika kaj karitatema al tiuj, kiuj bezonas helpon, por daŭri en la komuna irado. Kaj dum la ekzerco de tiu politikeco, li iras konstruante la mondan civiton kaj ties senlimajn lumojn. Aliel, kiam dum la stagnado per ties multoblaj egoistaj aspektoj, li faras nur labirinton kaj ties ombrojn, ĝis aperos providenca faktoro, kiu instigos lin moviĝi. Apartenas al la homa naturo moviĝi, iri.
Estas tio, kio okazas nuntempe al la Tero, kiu agonias marĝene de la kosma vojo, ankoraŭ meze en la mallumo. Baldaŭe etendiĝos al ĝi karitata samaria mano en formo de printempa lumo, por helpi ĝin starigi, puriĝi kaj ekmarŝi pli forte kaj vigle, kun nova cikla rotacio, ĉar la ricevinta lumo-karitato restos en ĝi kiel elektromagneta fuelo. 
Ankaŭ ni estas grajnoj de la sablo de la Tero, kaj la salo estas kristalo. 
Amante la proksimulon (kaj sekve Dion), ni povas briligi nian kristalecon kaj iĝi lumnutraĵoj por helpi la Teron en ĝia revigliĝo. 
Malamante la proksimulon (kaj sekve Dion), ni povas ankaŭ fariĝi opakaj kiel sablo de marĉoj kaj agi kiel venenaj ĉeloj, tiel konspirante por ĝin detrui. Ni ankoraŭ povas elekti nian rolon antaŭ ol la nova sceneja lumilaro ekbrilos por la venonta kosma superkordo-koncerto. Kaj tiu spektaklo nepre okazos, en iu ajn momento, kun aŭ sen nia partopreno.
 
“La printempo alvenos, eĉ se neniu scios ĝian nomon, nek kredu pri la kalendaro, nek havu ĝardenon por akcepti ĝin.” – Cecília Meireles (brazila poetino).
 
****
 
“Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; 20 kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo.” – el la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Koloseanoj, 1:19-20
 
Jesuo lasis sin krucumi, por preni sur sin la pezon de niaj ŝuldoj, sed ne por kvitigi ilin nome de ĉiu el ni individue. Kaj la juĝoproceso rilate al tiuj historiaj ŝuldoj iel ankoraŭ daŭras, malgraŭ tio, ke baldaŭ okazos la fina juĝista martelado, kiu decidos pri la destino de ĉiu el ni, juĝatoj-akuzantoj-ekzekutistoj.
Ĉiu gesto de maljusteco aŭ de malboneco, kiun ni faras, estas plia martelado, kiun ni donas, al unu el la najlegoj kiuj alkroĉis la Filon de la Ĉarpentisto sur la pasiona masto. Ĉiu gesto de justeco aŭ de boneco, kiun ni faras, estas plia ŝuldo, kiun ni kvitigas, tirante de ĉirkaŭ la kalvaria najlego unu plian debetnoton. 
Agante ĉiam juste kaj bonkore, ni malkrucumigas pli kaj pli tiun, kiu estis nejuste kondamnita, por kovri la moralan kaj plumban pezon de niaj pekoj kaj por provi savi nin. Kaj tiu Lia superega sinofero estis la gesto de karitato, kiu bonfaris, per unu sola fojo, al la plej granda kvanto da necesbezonantoj en la tuta komuna irado de la homaro. 
Sed Li lasis por ni kvazaŭan kreditleteron, nome la Evangelion, por ke ni kvitigu definitive ĉiujn niajn moralajn debetojn, ĉefe per la uzado de la mono-amo, eĉ se estas permesata al ni la pagado per favoraj partoj-enkarniĝoj. 
Okazas nur, ke la tempo de la partopagoj por la reguligo de kontoj de ĉiu el ni baldaŭ finiĝos. 
Ĉu vi estas, kiel ekzemplo, akurata pri via tiurilata obligacio? Kompreneble ankaŭ vi estas unu el la favoratoj kaj konatoj de Li, ĉu ne vere? Aŭ ĉu vi malkonfesos Lin ĝuste nun, en tiu ĉi decida horo?
 
 



[1] Jen interpretado de tiu sambo, donita de Gal Costa: http://www.youtube.com/watch?v=h3lrUfHN8Kc
[2] Laŭ la esperanta traduko de L. C. Porto Carreiro Neto.
 

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 01/10/2012
Reeditado em 02/10/2012
Código do texto: T3909990
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.