NI PREPARIĜU TANATOZOFIE
POR LA VIVO
Preskaŭ neniu edukas sin konscie por la morto (aŭ thánatos, el la greka), kvankam la granda plimulto el ni vivas favorante la tutan tempon ĝian plifruiĝon). Des malpli oni edukas sin por la biblie nomata “dua morto”, kiu estas la fino, sen bona rezulto, de la kulpelaĉeta aŭ prova enkarna-elkarna sinsekvo.
Tamen la morto estas simpla detalo. Ĝi estas nur la apartigo de la eterna Spirito el la neeterna fizika korpo. La speco de apartigo, kiel ajn eventuale tragika ĝi estas, kaŭzas nenian doloron aŭ traŭmon al tiu, kiu, ĝis sia lasta elspiro, daŭras fidanta al Dio, aŭ estas trovata en plena multdimensie utila laboro, aŭ, pro iu ajn alia motivo, havas specialan protekton de la supra etaĝo, pro meritoj, kiujn ni tute ne povas kompreni.
Ekzistas sedativaj energioj, kiuj estas injektitaj kelkajn milisekundojn antaŭ la ŝoko, tiel ke la Spirito ellasas la korpon, ekde ties ĉefaj ligiloj, suferante nenian ajn doloron. Kaj ni ne forgesu paroli ankaŭ pri la kazoj, en kiuj la Spirito estas elprenata el la densa korpo kelkajn milisekundojn antaŭ ol li suferos la eventualan fizikan ŝokon.
Inspirite de la Predikanto, 9:11[1], tio do signifas, ke neniu estas ŝirmita kontraŭ fizikaj kolizioj nek kontraŭ individuaj aŭ kolektivaj fatalaĵoj. Tamen multaj estas protektataj, ĉe multaj okazoj en la lasta sekundo, kontraŭ kolizio kun la perispirito aŭ kontraŭ morto kun forigo, laŭ animo, al fatalemaj medioj aŭ, ĉefe nuntempe, al la biblie nomata “ekstera mallumo”.
Alivorte detale: prepariĝi por la morto estas vivi ne nepre spiritualiĝante, sed esence spiritiĝante, iom post iom, per la tagnokta praktikado de la evangeliaj virtoj, kulturante la intiman pacon, praktikante aŭ ĝuante iun arton, laborante utile kaj prizorgante minimume du homojn, nome: sin mem kaj iun alian. [Kredeble, per tiu konduto, la ŝancoj de la fataleco certe malpliiĝas.]
[Estas pluraj specoj de morto aŭ, per vortoj pli klaraj, de disiĝo inter la Spirito kaj la fizika korpo. Ĝi povas esti tuja aŭ malrapida. Ĝi povas okazi post longa sufero, sed kun trankviliĝo tuj post la liberiĝo de la materio. Kontraŭe, ĝi povas prezentiĝi post relativa sano kaj ŝajna feliĉeco, kaŭzante doloron kaj trudante kruelegan suferon ekde la Transtombo.
Resume, povas okazi sufero antaŭ, dum aŭ post la elkarniĝo, aŭ ĝi povas okazi sinsekve en tiuj tri fazoj de vivo. Sammaniere povas okazi bonfarto antaŭ, dum aŭ post la elkarniĝo, aŭ ĝi povas etendiĝi sinsekve en tiuj tri fazoj de vivo. Ĉiu kazo havas siajn apartaĵojn. Same ĉiu vivo. Same ĉiu morto.
Certe ĝenerale estas, ke ĉiuj bonaj aŭ malbonaj energioj, kiuj akumuliĝas en la perispirita korpo dum enkarna vivo, sekvas al la Transtombo kune kun la Spirito. Kaj dum ne venas la definitiva spirita kuraco, la registraĵoj je negativaj kaj malsanigaj ŝargoj daŭras en la perispirito, inkluzive kiam tiu ĉi revenas al la tera krusto, en nova reenkarniĝo.
El tio, por ke ni certigu pli sanan estontencon, jen ankoraŭ dum tiu ĉi enkarna ekzistado, jen tiam, kiam ni revenos al la spirita mondo, jen en la venonta enkarna ekzistado, ni bezonas zorgi nun pri ĉiuj niaj korpoj (fizika, emocia, mensa, perispirita...), per adekvataj nutrado kaj ekzercado en la terenoj pri paco, amo kaj solidareco, al la aliaj kaj al ni mem. Kaj ni devas peni solvi ĉiujn problemojn, kiujn ni kreis, aŭ kiuj estis kreitaj al ni, kiel eble plej urĝe, kunportonte tra la interdimensia portalo ĉe la fino de la ekzistado, al la Transtombo, al la enkarna morgaŭo, sed ankaŭ al la morgaŭa mateno, tie ĉi en la Cistombo, la kiel eble plej malgrandan nombron da solvendaĵoj. Ni ne scias, kiam la definitiva portalo al la najbara dimensio malfermiĝos al ĉiu el ni, ĉu ne?
“Tion, kion ni ne alfrontas en ni mem, ni renkontos kiel destinon.” – Carl Jung.
Ni elstarigu, ke la tera korpo estas resaniĝata. Ni bezonas konduti laŭe. Kiam ni elkarniĝos venontfoje, tiam ni eliros el la fizika korpo, sed ne plu reenkarniĝos sur la planeda korpo en kondiĉoj tiaj, kia ĝi estas nuntempe. Ĝi estos multe pli sana. [Mi esperas, ke vi elkarniĝos almenaŭ post ĉirkaŭ kvindek jaroj, por konfirmi tion. ☺] Ĉu ni pretigas nin ekde nun, por fariĝi sanaj ĉeloj de la nova tera korpo, post ties vibrofotomagneta kuracado?
****
La granda plimulto el ni, vivantoj kaj revivantoj, spertas sian lastan enkarnecon en tiu ĉi finanta planeda ciklo, sed ili havas nenian konon nek intereson scii pri tio. Ili ankoraŭ vivas ege alkroĉiĝintaj al la plezuroj de la dekadenca mondumeco, ĝojante pro la troa ŝparado de materiaj riĉaĵoj, kvazaŭ ne estus tiel malsama morgaŭo jam alproksimiĝanta.
Ankaŭ la toksa kaj pandemia streso estas averto, aŭ pli bone, helpkrio de kolektiva nekonscia menso antaŭ la baldaŭa danĝero. Ĝi estas ia freneziĝinta instinkto de memkonservado. Ĉar la homamasoj ne komprenas pri socia neŭropsikologio, ili ofte distanciĝas de la realeco, ebriiĝante de pli intensa alligiĝo al la ekstaza mondumeco, per ia konscienca amneziego. Ili eĉ povas vivi plene sian koncepton pri vivo, sed estas pli kaj pli malprepariĝantaj por la interdimensia transiro kaj ĉefe por la intereraa transiro.
Tio, kio estas anoncata fikcie per la kinekranoj, eĉ se grandparte bazita sur realaj informoj, estas preskaŭ ĉiam sensaciisma kaj psikoterorisma. Oni ekspluatas la demandon, sed facile devojiĝas al la absurdaĵoj, eĉ forigante la malpli saĝajn homojn de la vera kompreno pri tio, kio venos.
La “fundamentalistaj” ekzegezistoj, siavice, daŭras interpretantaj laŭlitere la bibliajn pecojn, kio ankaŭ plifortigas la nekredemon rilate al la formo kaj superaj celoj de tiu ĉi granda geopsika transiro.
Iel ajn, la plej bona prepariĝo por la elkarniga morto (je ĉiu fino de ekzistado sur la tera fizika plano) kaj por la elplanediga morto (ĉe la fino de nuna ciklo de la planeda evoluo) estas la praktikado de la pozitivaj kaj pozitivigaj virtoj favore de la vivo, bazita sur la frateca amo, eĉ se oni havas nenian konscion pri tio. Ĝi estas la iom-post-ioma liberiĝo de la malvirtoj. Ĝi estas la grada malligiĝo de la moralaj malbonaj inklinoj. Ĝi estas la kulturo de la nobligaj virtoj, kun subtileco kaj mildeco. Ĝi estas la emocia malkroĉiĝo de la materiaj havaĵoj, per disdono de la kromnecesaĵoj al la proksimaj aŭ malproksimaj senhavuloj. Fine, ĝi estas la serĉo de la paco kaj de la simpla vivo, kiuj ankaŭ havas siajn plezurojn kaj feliĉajn momentojn, eĉ se en la profundo de la animo. [Kaj ni povas komenci tiujn liberigajn iniciatojn tuj, por ke ni malobezigu la perispiritan korpon pri la mondumaĵoj (inkluzive de tiu salo, kiu senigis je vivo la edzinon de Lot).
Povas esti, ke ni ne havas sufiĉan evoluon, nek havas vekiĝintan superan konsciencon en tiu senco. Tamen ni havas scion. Ni estas konsciiĝintaj, ke tiuj gradaj materiaj kaj emociaj malligiĝoj estos bonaj por ni en la estonteco kaj en la transestonteco. Manke de la ĝusta konscienco, konsciiĝo.
Pro la plifrua adopto de memvola simpleco, ni eble eĉ saltos etapojn, por veki la kristan konsciencon en nia internaĵo. Ĝi estas demando pri spirita inteligenteco de tiuj, kiuj ankoraŭ vivas tro ligita al la materieco, sed kiuj konscias pri la sociaj necesbezonoj en la malriĉegaj medioj.]
Ni zorgadu pri la fizika korpo en ties multaj aspektoj, kio inkluzivas nutradon plej eble naturan, profundajn spirajn ekzercojn, streĉigadon de la muskola tono kaj marŝadon, sed nur se celante la fortikiĝon por pli bone servi al la Bono. [Ŝajne estas tro moralistaĉe kaj bigotece, ĉu ne? Sed tio estas porkriza rimedo. La homaro spertas dume krizostaton, kvankam preskaŭ neniu konscias tion. Kaj ĝustadire ne estas devige, ke neniu konsciu. Sed, kiu konscias, tiu povas uzi tiun ekstreman finan rimedon, jam predikitan de la Sendito de Dio antaŭ du mil jaroj, nome la karitato per ties multoblaj aspektoj. Ĝi estas la savekipaĵo plej sekura, kiun ni povas uzi en tutmondaj krizegoj. Kaj aparte al kelkiuj el inter ni, kiuj ankoraŭ havas multajn ŝuldojn deklaritajn en la notariejo de la morala historio de la Tero, la mono-karitato estas la alternativa fina rimedo por kvitiĝo aŭ amortizo de debetoj, pro ĝia grandega prestiĝo en la universa kurzomerkato. Cetere, ni povas fari mil diskursojn pri la intima reformo, sed ĉiuj ili ĉiam devos orbiti ĉirkaŭ tiu centra lumo, nome la krista amo, kaj resti en permanenta konjunkcio kun ĝi.
Jesuo mem faris tiun resumon, kiam li parolis pri la Amo en ties duobla direkto (al Dio kaj al la proksimulo, kiel al si mem), per la sekvaj vortoj: “De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj” (Mateo, 22:40). Tion konfirmas la apostolo Paŭlo, en ties epistolo al la romanoj, 13:8: “amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon”. Jen kial Spiritismo bazas sin sur la universala maksimo, nome “Ekster karito, nenia savo”. Kaj savo estas la grava aktuala temo, ĉu ne vere?]
Ĉiuj tiuj rimedoj certe kontribuos por la plialtiĝo de nia vibra tono, igante nin magnete malpli altirebla de la suĉa ĉiela korpo, kiu pli kaj pli alproksimiĝas al la suna sistemo. Kaj se, krom la Amo, ni aldonos ankaŭ la Fidon, ni sukcesos formovi montojn el timo malproksimen, kaj almovi montojn el Lumo proksimen, por ke ni suprengrimpu tiujn ĉi kaj tenu nin sekuraj per la mano de Dio, dum torentos malsupre la absintaj akvoj de la mallumo.
[Ni opinias ne superflue reelstarigi, ke ni ne devas ekzerci la evangeliajn valorojn celante kaŝiĝi de la Vero. Ni ne devas fari, ekzemple, kariton kiel ŝildon kontraŭ la korekta glavo de la dia justeco. Ni devas ĉiuj ami, ne esperante repagon, eĉ se kelkaj el ni ankoraŭ havas postrestintan ligon al la mallumoj, sendepende de io ajn, kio okazos al ni. Jesuo bezonas urĝan kunlaboron dum tiuj ĉi decidaj tagoj. Kaj nuntempe Li postulas nur unu kvaliton, nome: bonvolon.]
Ĉefe en tiuj ĉi tagoj de la finiĝanta erao, ĉiu minuto de nia vivo, inkluzive de la distraj momentoj kaj de la promenvojaĝoj, devas esti dediĉata nur al utilaj celoj. El ĉio ni povas kapti oportunon, por praktiki la kristajn virtojn, por disradiigi ĝojon, esperon, fidon, konsolon kaj amon, aŭ se ni turismumas sur la svisaj Alpoj, aŭ se ni volontulas en helpejoj de Siera-Leono.
La vivkvalito post la morto laŭ karno rezultas el la vivkvalito, kiun oni spertis en la sinsekvo de la hodiaŭoj laŭ la ĉiutaga kalendaro. La vivkvalito post la morto (fino) de la sinsekvo de la enkarniĝoj sur la planedo havos rilaton kun la vivkvalito, kiun oni spertis kaj ankoraŭ spertas en la hodiaŭo de la granda planeda ciklo, kiu finiĝas. Kaj tio, kion plej ofte la virtuloj ekvidas, alveninte en la novan loĝejon, tute ne estas la Kampoj Eliziaj imagataj de milionoj, sed ili trovas laborejon, por daŭrigi la kultivadon de siaj virtoj kaj de siaj servoj al Dio. Aliel, alveni al la alia vivoflanko kaj resti dormanta, kiel kredas (aŭ volas) kelkiuj, eĉ ne pensi, ĉefe en la nuntempo, ĉe la ĝeneralaj preparaj vorkoj antaŭ la rekonstruado de la tera loĝejo. [Escepto fariĝas nur pri la ne maloftaj okazoj, kiam la ĵus alveninto pasigas kelkajn tagojn dormante, sed nur kelketajn tagojn, por liberigi sin de la doloraj kaj plorĝemaj energioj de restintaj parencoj.]
Tiu vivkvalito havas nenian rilaton kun la ago morti en si mem, nek kun la tipo de morto en unu ekzistada sinsekvo aŭ en la alia.
Same, la mortkvalito ne estas nepre ligita al la maniero kiel okazas la morto propre dirite. Kio gravas estas tio, kiel oni statas psike en la momento de la morto kaj ankaŭ kelkajn horojn post la lasta elspiro. [Jes, ĉar la morto ne estas maldaŭra ago. Ni ne havas nur unu “arĝentan ĉeneton” aŭ “fadenon de la vivo” ligantan nin al la fizika korpo; ne: Estas multaj aliaj fadenoj, kiuj malligiĝas iom post iom post la malligiĝo de la ĉefa fadeno. Do morti estas proceso, kiu povas daŭri eĉ kelkajn horojn, ĝis okazos la kompleta ellaso de la perispirita korpo el la materia korpo. Tio povas esti tre mildigata per preĝoj ĉe “ĉeestanta korpo”, krom la nomataj spiritaj vigiloj. Sed grave estas, ke en tiu intertempo la Spirito estu en paco kaj ke poste ĝi foriru en paco, prefere al paca medio en la nova ĉiela loĝejo.]
Ankaŭ la mortkvalito dependas de la enkarna vivkvalito, kiun oni spertis, ne laŭ la vido de la socio, sed laŭ la vido de Dio.
Enkunlaboras ankaŭ la konscienca evoluo, la natura aŭ konscia spiritualiĝo kaj la liberiĝo de la terecaj pasioj kaj emocioj ekde la lastaj jaroj de la vivo. Aparte multe valoras ankaŭ la pento pri iamaj eraroj, la konfeso pri emociaj ruinigiloj ŝtonigitaj en la koro, krom la deklaroj, ricevo de specialaj kaj sopirataj vizitoj, la gestoj de pardono (konsentita aŭ ricevita) ktp, multfoje kiam oni jam estas ricevanta la lastan unkton.
Tiel, unu aŭ alia el tiuj lasthoraj nelongaj psikoterapioj povas igi ekzemple, ke iu ŝtelisto malŝarĝu ĉe la lasta horo ĉirkaŭ kvindek procentoj el siaj moralaj makuloj, alvenante anime multe pli maldika al la alia vivoflanko (kvankam ne malŝarĝigita de la respondeco pri siaj malbonfaroj). En kontraŭa ekzemplo, iu fariseisma moralistaĉo kiu ne rezignis siajn kirasajn kaj egoismajn ideologiojn, povas alveni al la alia vivoflanko kun la mensa korpo tro obeza. Kaj des malpli bone estas, ke ju pli peza je moralaj toksaĵoj oni estos, des pli funden oni falos en la grandan magnetoaltiran abismon kaj pli longe oni restos tie. Estas afero de gravito.
Kiu, kontraŭe, estos morale svelta, tiu levitacios anime kun facileco, levote de alcionaj ansoj, kaj poste malsupreniros milde ŝvebe, por resurteriĝi sur la nova Tero, post la malleviĝo de la transira pli ĉagreniga polvo.
Finfine, ĉiu morto havas siajn apartaĵojn, speciale la venonta.
[Ĉar eble kosma embusko atendas nin kaŝite ĉe la venonta sidera kurbo, estas saĝe, ke, ekde nun, ni malŝarĝu nin de niaj moralaj kaj emociaj pezaĵoj. Tio povas esti bona por ni dum la nova itinero, kiun ni bezonos trairi, kvankam tre probable la surpriza magneta bato ne trafos tiujn, kiuj en la momento genusidos ŝirmantaj agoniantojn sur la marĝeno de la vojo. Kaj kiu eventuale spertos materian kolizion, eĉ en momento de servo, tiu certe estos anime forprenita milisekundojn antaŭe, por alveni en la alian flankon tute nevundita kaj por ne malfruigi la rekomencon de la laboro ekde la punkto aŭ de la ponto, kie li haltis.]
LA BATOJ DE LA KOSMA DESTINO JAM NOTEBLAS,
SED SAME LA LUMGARBOJ
La konstruado de tio nova, kio stariĝos, jam okazas, dum ankoraŭ detruiĝas la antikva strukturo, erodita kaj ŝarĝita je tavoloj da malvirtoj, timoj kaj troaĵoj.
La negativaj energioj de la Tero ankoraŭ ŝajnigas superregi, kaŭze inkluzive de la granda elstareco, kiun donas al ili la amaskomunikiloj, krom tio, ke ili rolas kiel psikiatria sinpravigo, por plifortigi la komercon pri la fido kaj la intereson pri materiaj prizorgoj. Ankoraŭ superregas la esenca malklereco pri tio, kio estas vere vivkvalitoj, riĉecoj, valoroj, sano, morto, ĉielo, infero, saviĝo...
Malgraŭ tio, kaj spite al la sisteme pesimisma vido de multaj saviĝistaĉoj, kiuj predikas emfaze pri la morala mizero de la mondo, por varbi novajn prozelitojn al siaj kredoj, la pozitivaj energioj, eĉ se ankoraŭ sen multa elstareco, jam estas okupantaj siajn poziciojn; jam estas farantaj ian plibonigan diferencon. Sufiĉas, ke ni koncentrigu ankaŭ la atenton al ia ajn dia direkto, por ke ni perceptu ŝanĝojn en pluraj sociaj medioj.
****
Tamen nenio detruiĝos hazarde nek sen permeso de la Kristo pere de la Spiritoj inĝenieroj sub Lia komando, kiuj estas la rektaj respondeculoj pri la granda reformo. Krome, milionoj da Spiritoj, kiuj enkarniĝas aŭ alteriĝas nun, jam apartenas al la nova transira generacio aŭ al la post-transira generacio. [Ili estas la kristalaŭraj kaj eble la jam nomataj “diamantaŭraj” infanoj.] Ili devos atingi siajn celojn kaj plenumi siajn kunlaborajn misiojn kun sekureco. Kaj jen estas pro tio, ke la tera domo estas reformata kun ties loĝantoj, jen la malnovaj, jen la novaj, ankoraŭ vivantaj en ĝi. Okazos kelkaj percepteblaj detruoj ĉe la geologia kaj klimata strukturoj, sed kriterie, por ne atingi la perispiriton de tiuj, kiuj ne devos esti atingataj.
Tamen la ĉefaj ŝanĝoj al la homa vivo estos de morala karaktero. Ili estos la interŝanĝo de energioj, tiel ke la malbonaj eliros kaj la bonaj eniros, por kuniĝi kun la bonaj kiuj restos, tie inkluzivonte sin pli da harmoniigo kaj intensigo de biofotonoj en la vitalaj cirkvitoj, pranaj energioj, aŭraj prilumiĝoj...
Resume, la planeda transiro havas duoblan karakteron: unu estas fizika kaj substantiva, ĉar ĝi ŝanĝas la vibrofotomagnetan substancon, kiu sin manifestas en la tridimensia materio nur post la sekvaj geologia, akva kaj atmosfera ŝanĝiĝoj. La dua karaktero estas psika kaj adjektiva, ĉar ĝia kvalito dependas rekte de la mensa konduto de ĉiu individuo kaj de la mensa interkuniĝo de la kolektivoj de inteligentaj estaĵoj, kiuj decidas pri la kvalito de la aludita substanco.
La fino de la mondo, aŭ pli bone, de la mondaĝo, estas samtempe la komenco de la mondo aŭ nova erao. Finiĝas malnova kaj kaduka mondo. Fondiĝas nova mondo, tute malsama, sub nova gvido, multe pli bona. La granda proceso de la fino da la mondo inkluzivas la translokiĝon de milionoj da neakordigeblaj Spiritoj el tie ĉi al malsuperaj mondoj, kie ili kvitigos siajn ŝuldojn kaj daŭrigos sian evoluan marŝon sur la vojo al la lumo.
La simultana granda proceso de komenco de la mondo inkluzivas la translokiĝon de milionoj da akordigeblaj Spiritoj el superaj mondoj al tie ĉi, kie ili antaŭenpuŝos la progreson de la nova erao, kune kun tiuj el ni, kiuj restos tie ĉi kaj kiuj spiros pli puran kaj feliĉigan aeron. Tiam la Tero estos estinta planedo por kulpelaĉetoj kaj por elprovoj kaj fariĝos transiĝa planedo.
KIEL PRAKTIKE FIDI AL DIO?
La fido al Dio ne nepre estas religia fido, sed ĝi estas identeca fido, iu fido per intima kuneco kaj per plena konfido de la propra vivo al la zorgo de la “potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta”[2]. Kaj tiu konfido okazas plurmaniere, inkluzive de la laboro en la kultivejo de la Bono kaj Solidareco, ankaŭ kaj per la libera kaj senkompromisa konsolo al la afliktitoj. Tiel, eĉ iu, kiu nomas sin ateisto, povas esti nekonscie nutranta tiun identecan fidon al Dio, pli ol kredanto aŭ egoista religiulo, aŭ pli ol hedonisma spiritualisto.
En sia granda momento, la praktika fidanto certe ellasos la materion en paco kaj sereneco, eĉ se tiu interdimensia transveturiliĝo okazos kiel rezulto de fizika tragedio, kaj speciale se li estos ĉe la laborbedo kiu lin koncernas ene de la kultivejo. [Ni memoru pri la klasikaj kazoj de la unuaj kristanoj, kiuj ĝojkantis, dum la leonoj kuris al ili, por manĝegi ilin en la romia areno, kaj ke, post kiam ili estis disŝiritaj, ili tenis pacan mienon, elmontrante, ke ili sentis nenian doloron ĉe la ekstrema momento. Multaj aliaj martiroj, ekzemple de Johana de Arko kaj Jan Hus elmontris, ke ili venkis tiun grandan provaĵon pri fido kaj konfido.]
****
Ni pritraktis ĝis nun la “promociojn” el tiu ĉi al alia vivdimensio en komfortaj kaj sendoloraj kondiĉoj, pro la neskuebla fido al Dio. Tamen estas, kiel ĉiam estis kaj estos, kelkaj okazoj pri savo de la fizika morto, kelkaj el ili en la lasta momento, kiam la graco de Dio intervenas, por plilongigi la restadon de la savito sur la terkrusto, ĉiam kun iu celo, plej ofte jen por kontentigi iun peton el tie ĉi malsupre, jen por ke oni kontentigu iun peton el tie supre. [Multe helpas por tiu reviviga dia interveno la karaktero de fidelulo de la revenanto. La fido, per si mem, estas toniko, kiu refortigas la sanon kaj ofte liberigas de baldaŭa morto, eĉ tiun, kiu jam spertas longedaŭran katalepsian staton.]
Nia fizika korpo estas pilo, kiu ricevas ŝargon da vitala energio ĉe la naskiĝo, por vivi dum certa nombro da jaroj (aŭ da monatoj aŭ tagoj). Sed tamen ĝi kromricevas ekstran ŝargon dum la tuta vivo, dum niaj agoj estas utilaj al la universo, aŭ dum la universo esperas, ke ni komencos agadi utile, tiel ke kelkaj el ni transpasas multe la antaŭfiksita tago por la forpaso.
Aliaj, en la kontraŭo, povas anticipi la revenon al la Pli Granda Domo (la spirita mondo), pro eksceso de energia misuzo (nerekta memmortigo), aŭ se, tie ĉi en la Malpli Granda Domo (la planeda krusto), ili troe riskigas sian estontecon kiel Spiritoj. Ĉi-kaze, la fizika morto estas al ili providenca rimedo, por evitigi al ili pli grandan malbonon, kiel ekzemple la “dua morto” aŭ la morto de la animo, kio estas ties malapero el la tera medio, pro la enveturiliĝo cele al malsupera planeda stacio.
La fakto estas, ke eĉ unu haro ne estas tirata de sur nia kapo sen la permeso de Dio, kaj ĉiuj niaj haroj estas kalkulitaj. Nenio okazas hazarde, kaj neniu elkarniĝas aŭ ne elkarniĝas hazarde.
Multaj el tiuj, kiuj iluminiĝis antaŭe, ne plu reenkarniĝis sur la Tero. Ili estas tiuj nomataj superaj Spiritoj, anĝeloj aŭ ascendintaj estuloj, ankaŭ titolitaj kiel avataroj aŭ dioj (depende de la branĉo de la spiritualisma scio), konsiderinte tion, kion ili faradis aŭ diradis dum sia lasta sciata enkarniĝo.
Nuntempe, pro la granda urĝeco veki la tutmondajn konsciencojn por la geotransira realeco kaj ties sekvoj por ĉiuj ni, la ĉeesto de la spiritaj saĝuloj kaj avataraj orientantoj okazas en la superaj dimensiaj planoj. Ili komunikiĝas kun la teranoj plej multe per la mediuma rimedo, kiu havas multe pli ampleksan atingopovon. Ili manifestiĝas rekte aŭ inspire en ĉiuj religiaj, filozofiaj, sciencaj, kulturaj, artaj kaj belletraj medioj celantaj la realigon de la amo kaj de la paco inter la homaj estuloj. Kaj tiuj valoroj, ja, kiam vekitaj en la animo de ĉiu, estas la plej efikaj transiroj al la Erao de la Spirito, ĉar ili estas aŭtentaj manifestiĝoj de la fido al Dio.
[2] Verso de la “Preĝo Sub la Verda Standardo”, verkita kaj deklamita de Lazaro Ludoviko Zamenhof, en 1905, dum la 1-a Universala Kongreso de Esperanto. En tiu verso li intencas neŭtraligi kaj universaligi la koncepton pri Dio.