|NI PREPARU LA ELIRON AL NI MEM
Tiu ĉi decida intertempa epoko estas por amo, paco kaj unuiĝo rilate al la sava afero de la Ŝafido.
La plej bona interindividua, familia kaj socia karitatoj en la nuntempo estas la dissemo kaj havigo de la Paco, ĉefe per la mildigo de la doloroj kaj afliktoj. Ia ajn penso, parolo kaj ago krom tio nuntempe estas ne esenca kaj estas grava perdo de tempo. Ni bezonas plej multe valorigi la armilojn de la amikeco, de la anima pureco, de la sana menso kaj de la sano de la anima kaj fizika korpoj.
Kune kun la plej rapidaj vibraj ŝanĝoj de la tera globo, multe da polvo kaj spiritaj toksaj malpuraĵoj, inkluzive el tre malsanigemaj miasmoj, trafas grandkvante homajn personojn pli sentemajn, malatentemajn kaj kun la spirita imuna sistemo danĝere malforta.
Ni bezonas, do, fortikigi nin, protekti nian memgardejon, “fermi la korpon” per la tagnokta praktikado de la evangeliaj moralaj valoroj, por ke ni ne falu malsane sur liton, des malpli en la teron kaj ankoraŭ des malpli el la Tero.
Sereneco, amesprimo, korpurigado, pacienco, toleremo, humileco, korfavoreco, respekto al ĉiaj diferencoj kaj diskreteco rilate aliulajn erarojn, krom uzado kaj propagandado de gustaj, pensaj, sonoraj kaj vidaj sanigaj produktoj, estas potencaj armiloj por la armeo de la Bono kaj estas veraj spiritaj kontraŭtoksaj fortikigiloj. Ni vakcinu nin per konstantaj dozoj da tiaj kaj da aliaj profilaktikaj rimedoj, dum la pli densa kosma polvo estas eliranta el sub la tera tapiŝo.
La superaj Spiritoj profitas de la pozitivaj sintenoj kaj de edifaj mesaĝoj (inkluzive tiujn diskonigatajn en elektronikaj medioj), por dissemi pacon, harmonion kaj emocian sekurecon. Tiam ni estas influataj levi nian spiritan vibron kaj tuj konjunkciiĝi kun la supera planedo, kiu, siavice, ankaŭ estas en konjunkcio kun la Tero, “eksportante” lumojn kaj superbrilajn mensojn al ĉi tie.
[Post la malleviĝo de la transira polvo kaj post la transharmoniigo de la energio de ĉiuj naturaj elementoj de la planedo, per kvazaŭa tutmonda Feng Shui, tiam la loĝantoj de la Nova Tero fruktuzos novan paradizecan superkomunumon, similan al la modelo Nia Hejmo[1]. Ili loĝatigos, do, kiel heredintoj, la novan tute alifigurigitan planedan strukturon.
La estontecaj denaskaj teranoj estos tiuj el ni, kiuj jam estis komencintaj kaj daŭris disvolvantaj la moralajn karakterojn de virta homo, laŭ la konceptoj regantaj ĝis nun, kaj kiuj tiele persistos ĝis la momento de la fina (mem)juĝo de ĉiu. Resume, ili estos tiuj el ni, kiuj, same kiel la Tero, jam estas farantaj sian propran intiman transiron cele al pli bona individua animo-mondo.
Siaflanke, la nedenaskaj teranoj estos tiuj devenintaj de Alciono kaj kiuj, tamen, plej baldaŭ, per sia morala kaj superinteligenta altecoj, kunfandiĝos kun la iamuloj de ilia nova loĝejo.]
****
Jen estas la plej urĝa agado, kiun hodiaŭ ni devas direkti je favoro de tiu ĉi globa kultivejo kaj je servo de ties Granda Administranto, nome la Kristo: ami ĉion, kion ni faras en la kampoj de scienco, religio, arta produktado, studoj, serĉesploroj, instruado kaj profesiaj, volontulaj, domaj, burokrataj, teknologiaj, ripetataj kaj helpaj taskoj, kiuj havigas la pacon kaj socian harmonion. Agante tiamaniere, ni certe kontribuos por plibonigi la vivkondiĉojn de la senprotektuloj, toksomaniuloj, ĉiuspecaj senhavuloj kaj, fine, de la restantoj en ĉiaj malpurejoj aŭ mallumejoj (eĉ se inter ili estas iuj el ni mem), instigante kaj helpante ilin en ilia leviĝo al la Granda Lumo aŭ el tiu ĉi al la grado de prilumantoj de aliaj animoj, kie kaj kiam ajn ili (aŭ ni) jam aŭ ankoraŭ estas.
La sumo de la pozitivaj diferencialoj de ĉiuj individuaj agoj celantaj bonon, pacon kaj amon faras papiliajn efikojn en ĉiuj kunvivadaj kaj naturaj videblaj kaj nevideblaj medioj, kun sekvaj magnetaj, amesprimaj kaj transsubstancaj resonancoj. Tio estas demando pli pri fiziko ol pri religio.
La forto de amasaj kolektivaj pensondoj kaŭzas naturajn kataklismojn. Logike, se formiĝos grandaj tavoloj da pozitiva penso el la homaj kolektivoj, kataklismoj povos esti barataj aŭ malplipotencigataj, kaj ni povos fari la tergloban transiron malpli maltrankvila, almenaŭ en nia propra animo.
Do ĉiuj ni, sendepende de religiaj kredoj, kaj eĉ tiuj, kiuj havas nenian kredon, penu senĉese pensi, paroli kaj agi pozitive, kun brilo en la okuloj, kiel reflekto de la Krista lumo, kiu fontas el nia koro al la ekstero. Ni klopodu kunlabori en la granda kaj necesa uzino, kiu produktas energion por la bono je la servo al la Diaj decidoj pri nia transiranta mondo.
Elstarindas, ke la efikoj de tiu uzinado konstateblas ne nur en la planeda domo, sed ankaŭ en la loĝa, socia, korpa kaj anima domoj. Ĉiu el ni estas mondo en konstanta transiro.
Iom post iom ni liberigu nin de la havaĵoj kaj plezuroj kiuj nutras la malvirtojn, malnoblajn pasiojn, materialajn koralligiĝojn kaj hedonisman vivon (prefere disdonante niajn vivtenajn troaĵojn al la malriĉuloj kaj al la plenmizeraj lokoj, rekte aŭ pere de karitatoinstitucioj). Tiel, ni ne eĉ bezonos ekrigardi malantaŭen, kiel faris la edzino de Lot, la hebrea patriarko, en la momento kiam ni ekforiros al la transtombo aŭ al la trans-Tero.
Ni gardu nin kontraŭ la kronofagaj allogaĵoj kaj kontraŭ la invitoj (de sia memo kaj de ekstere) por agoj stimulantaj egoismon, malnoblecon, malmolkorecon kaj mensajn kaj organajn toksikecojn.
Ni ne povas plu perdi tempon. Ni ne havas pliajn korektajn reenkarniĝojn atendantajn nin tie ĉi en la malnova Tero, por kuraci niajn moralajn vundojn pere de la nomata “karma rado”. Por la plimulto el ni la nuna estas la lasta kaj plej grava ekzistado, por fina provo de reguligo kaj kvitiĝo de kontoj, por likvido de akumulitaj ŝuldoj kaj por malŝarĝo de moralaj toksikaj rubaĵoj. Ne plu estas sufiĉa tempo por dispartigo de pagoj nek por moratorioj en la nuna morala ekonomia strukturo de la planeda sistemo.
Teologie ne plu estas grave paroli aŭ debati, ĉu la reenkarniĝo ekzistas, aŭ ne. La demando plej prema ekde nun estas tio, pripensi, kie ĉiu el ni komencos sian novan reenkarniĝan ciklon post tiu ĉi (por la plimulto) lasta enkarna ekzistado sur la tera krusto dum la periodo D. T. (dum la transiro).
Post la venonta elkarniĝo, ĉiu el ni havos la certecon pri tio, en kiun direkton li estos kondukata ekde la aperonta trivojiĝejo.
Pli ol la duono de la planedanoj ne nur elkarniĝos, sed ankaŭ elplanediĝos.
Jesuo ŝatus, ke lia ŝafejo estu plena de lia tuta ŝafaro, sed ne ĉiuj ŝafoj emas akcepti la ŝarĝon kaj la jugon de la paŝtisto el Nazaret.
Fine, plej grave nun estas pridiskuti la fenomenon pri la el-Teriĝo al malsupera mondo, aŭ la biblie nomata “dua morto”.
La ciklo de sinsekvaj enkarnaj ekzistadoj, kiu finiĝas, estas tiu okazinta ĉi tie mem sur la Tero, kiel mondo por kulpelaĉeto kaj por provoj.
Ĝustadire, preskaŭ ĉiuj ni neniam foriris de sur la Tero, eĉ kiam ni estis tute for de la fizika korpo (elkarniĝinta aŭ “mortinta”), se konsideri, ke la teritorio de la Tero ne finiĝas sur ties krusto, sed etendiĝas tra ties tuta psikosfero (aŭ la ĉirkaŭanta Spirita Mondo). Kiam ni elkarniĝis, iel ni ĉiam restis tie ĉi mem, loĝantaj plej ofte en iu spirita urbo aŭ kolonio proksima de la fizika sfero, aŭ lokitaj en iu densa regiono por repago kaj morala aŭ spirita elpuriĝo, kion la Spirito Andreo Ludoviko, en sia libro Nia Hejmo, nomas Ombrejo[2], ĝis la sekvinta reeniro (reenkarniĝo) en la planedan tridimension. [Laŭ la sama Spirito, ekzistas alia regiono, multe pli densa kaj vibre malsupera, ankaŭ apartenanta al la Tero, nomata Mallumo, kie restadis Spiritoj alkroĉitaj al la malbono, ofte dum pli ol cent jaroj.] Do la Tero ĉiam havis siajn subdimensiojn aŭ paralelajn spiritajn regnojn, en la aero, en la akvoj, en la arbaroj kaj en si mem, kun siaj pluraj niveloj de denseco kaj de moraleco. Ili kune konsistigas la planedon en ties materieco kaj en ties spiriteco.
Tamen, nun, kiam la Tero spertas grandan proceson de vibra purigado, la plimulto el ni estas transmigronta al malsupera planeda mondo (“ekstera mallumo”) kaj ne plu restos en unu el la teraj dimensioj, almenaŭ dum ili ne kapabliĝos transaliloke, des pli ĉar ĉirkaŭ la Tero ne plu ekzistos spiritaj regionoj de doloroj kaj morala purigado.
Pro tio, en la nuntempo kio plej gravas ne estas la morto de la fizika korpo, sed estas la “morto de la animo”, la “dua morto” aŭ la “defalo”. [Vere, ĉiu kiu foriros al la malsupera mondo, tiu formortos el la dimensioj de la Tero, kiu, siavice, renaskiĝos kiel nova mondo por paco kaj kristeca kunvivado.]
Kaj la rajtigletero, kiun ni ankoraŭ povas provi akiri, por ke ni restu sur la estonta post-transira Tero, estas nome la praktikado de la kristaj virtoj; estas ami unuj la aliajn, samkiel Jesuo amis kaj ankoraŭ amas nin. Ni penu, do, fariĝi laboristoj de la lasta horo en la granda kultivejo de amo, sed ne vanaj teologiaj debatemuloj. Nun la tempo estas ne bona por longaj teoriaj diskursoj kaj diskutoj, des malpli disputoj. Urĝas purigi la menson kaj la koron per la viŝilo el la kristaj valoroj. Se niaj bonfaroj de nun ne sufiĉos, por rajtigi nin resti tie ĉi mem, plej certe ili utilos, kien ajn ni iros. La estonteco de ĉiu estas la sekvo de lia propra hodiaŭo, kie ajn li estos.
"Ripozi, dum la nuna tempo, tute ne. Laborhalti, en ĉi tiu momento, eĉ ne pensi. Nun estas la supera momento produkti por la Bono!" - Bezerra de Menezes.
La vera iluminacianto, en tiuj ĉi tempoj de tenebro kaj nekonsciigaj mallumoj, daŭre estas la Kristo, ankaŭ la plej granda verkisto en ĉiuj tempoj. Pere de unu el siaj ghostwriters[3], Li asertis: “Mi estas la lumo de la mondo”. Nia devo estas provi refrakti erojn da tiu lumo en la direkto de unuj al la aliaj, intersolidare, dum ni vojiras ene de la ĥaosa mallumo, kiu zumas en nia post-moderneco.
[Ĉu vi jam konas, aŭ havas, la novajn lampojn sen filamentoj? En vero, ili estas konsistigitaj per granda kvanto da envicigitaj LED-oj[4] (tiuj elektronikaj diodoj havantaj propran lumon), kiuj eklumas per tre malmulta energio, kaj kiuj, kune, produktas la saman efikon de forta lampo. Do ni faru niajn lumetojn kaj envicigu kune niajn LED-ojn, por eble formi unu via lucis kiel kontinuaĵon de la via crucis, kiun la plimulto el ni ankoraŭ laŭiras ĝis la fino de la granda transiro al la Luma Evangelio.
Kiel amantoj de la granda Lumigisto de Dio, ni tie ĉi scias, ke, krom provi ekvidi la kristan lumon, kiu jam montriĝas en la kosma horizonto de la homaro, ni bezonas mem purigi nian psikan spegulon, por ke ĝi reflektu kaj ekspansiigu tiun lumon en la direkto de unuj al la aliaj inter ni. Ni bezonas ŝalti nian intiman lumon, per pli intensa praktikado de la virtoj desegnitaj sur la evangelian mapon de la savo. Ni bezonas ankaŭ scii plej multe, kiel eblas al ni scii pri tio, kio estas okazanta al nia planedo, ĉefe pri Alciono[5], kies lumo etendiĝas pli intense sur la tera globo, kune kun la lumo de la Suno mem, kiu estas pli radianta al ni, kaŭze inkluzive de siaj pli oftaj elektromagnetaj tempestoj. Kaj ni ne forgesu paroli ankaŭ pri la alvenantaj lumoj, kiuj radias el novaj mensoj enkarniĝintaj en la planedon, devenintaj ne nur el superaj mondoj, inkluzive kaj eble ĉefe el Alciono, sed ankaŭ el kleruloj devenintaj de la tera pasinteco mem (la grandaj geniuloj, inventintoj, sciencistoj, pensistoj, filozofoj, artistoj...). Ĉiuj tiuj brilmensuloj, kaj el la ekstero, kaj el la pasinteco, venas kune nun, por helpi en la granda vibra transiro de la planedo. Ĉu vi konstatis, do? Ni estas prilumotaj de sep fontoj el lumo!]
“Ĉia amesprimo estas valora”. La senhaveco estas granda. Kaj la ĉefkomandanto de la tera bazo (la Kristo) kalkulas je ia ajn apogo, sendepende de la intencoj de tiuj, kiuj pretigas sin por helpi sincere.
Tamen plej bone estas fari bonon tiel, kiel ĝin oni ĉiam faris, sen la nepra devo pli intensigi ĝin nur pro tio, ke oni persone bezonas rajtigi sin vivi sur la nova post-transira Tero. La idealo estas, ke oni havu nenian personan intereson, krom servi la proksimulon kun natura konscienco, tiel kunlaborante plej korpure kun la Kristo. [Manke de natura konscienco, tamen, estu kultura konsciiĝo. Grave estas fari ion ajn bonan ĉi tie kaj tie.]
Kaj ne gravas la kondiĉoj en kiuj ni vivas, ĉu favoraj, aŭ ne, al la praktikado de la plibonigaj virtoj. La granda plimulto el ni estas antaŭ ora fina oportuno, por doni ian kontentigon al la centralo de superinteligenta administrado de la individuaj destinoj.
Neniu reeniris en la fizikan orbiton de ĉi tiu transiranta planedo nur por eventuale repagi prokrastitajn ŝuldojn, aŭ solvi akumulitajn problemojn, per pezaj suferoj, nek nur por esti elprovita, des malpli por promenadi tra la ekzistovojo, aŭ nur por bonvivadi kaj ĝuadi plenfavoran vivon. Finiĝis la tempoj de tiaj regalaĵoj. La plimulto el ni bezonas serioze kaj urĝe strebi al ia spirita ascendo, kiel finan provon rajtigi sin vivi tie ĉi sur la Tero post ties vibra transiro. Ĉiu el ni, nur pro la fakto, ke li estas en la karno dum tiu ĉi decida intertempo, ricevis gravan okazon kontribui por si mem kaj por ke aliaj povu, por tiel diri, “savi” sin. Do, esti konsci-vida atestanto de tagoj tiel decidaj pri la historio de la Tero, estas speciala honoro kaj unu plia pruvo pri la granda kaj senfina dia mizerikordo al ĉiu el ni, enkarniĝintaj teranoj. [Se la plimulto el ni plenumos efike la hejmotaskon ĉi-foje, ni povos ŝanĝi la frakcion, de pli ol duono al, eble, nur unu dekono da ni, kiu bezonos foriri cele al la “ekstera mallumo”.]
Ni devas uzi plej multe ĉi tiun lastan enkarnan okazon. Ĉirkaŭ dek ok bilionoj da teranoj fratoj niaj, nun elkarniĝintaj kaj vivantaj en la nevideblaj dimensioj ĉirkaŭ kaj en la Tero, ne estas ĝuantaj la saman okazon, kaj la plimulto el ili, same kiel granda parto de ni, ne plu havos tempon por unu plia penetro en la krustan dimension en ĉi tiu periodo D.T. (dum la transiro). Multe da ili jam estas translokitaj en malpli superan mondon. Kelkaj atendas superulajn decidojn. Kelkaj aliaj revenas aŭ ankoraŭ revenos por lasta provo de memtransiĝo antaŭ la granda vibra ŝanĝiĝo de la Tero, sed multaj el ili certe en malfacilaj kondiĉoj.
Do tiuj el ni ankoraŭ inertaj refaldu la manikojn kaj komencu tuj la praktikadon de la funkcia evangelio, jen pere de, jen flanke de religiaj aŭ instituciaj organizoj, se ne movata de natura korinklina impulso, sed movata kaj de la konscio pri la bezono de sendolora mempurigo kaj de la volonta praktikado de la amo laŭ Kristo. Ĉia bonfaro, eĉ se tre malgranda, deveninta de la koro aŭ de la konsciiĝo, estos enkalkulata en la individua fina bilanco, jen por ebligi la bonfarinton vivi sur la Nova Tero, jen por iom mildigi lian vivon sur la malsupera mondo, kiun li eventuale kunloĝatigos.
Pri tio, eĉ tiuj el ni, kiuj defalos en la mondon vibre malsuperan, devos labori por la media kaj socia progresoj de la loko, kie ili loĝos. Tio jam servos kiel balzamo por iliaj doloroj. Tiel, ili jam sentos sin en relativa ĉielo, eĉ se ili estos fizike en regiono plej infereca.
Cetere ni memoru, ke la infero estas antaŭ ĉio spiritostato. Ĝi estas en principo en la kapo de ĉiu psika suferanto. Ĝi estas ade turmenta maniero rigardi la vivon.
Sekve, ankaŭ la ĉielo, kien oni intencas alveni en la transtombo, komenciĝas en la propra animo, per la pozitiva ŝanĝo de vidpunkto pri la vivo kaj pri si mem, per la pentoj, per formeto de la rubaĵoj eksteren. Pro tio valoras la penon konscie konvertiĝi al la vojo de la bono kaj de la pozitivaj kaj kristaj agoj, konkrete, ekde ĉia ajn momento, situacio aŭ loko, negrave ĉu oni paŝis sur la vojo de la malbono aŭ de la doloro. La enĉieligo de la animo, ekde pento, konsciencoveko aŭ ŝanĝo de direkto, estas persona konkero. Ĝi signas la volon ne plu sintonizi rekte aŭ nerekte kun la malbono. Ĝi signifas fari bonon sisteme, ekde nun. Tiu pasporto por la intima teritorio povas esti stampita ĝis la lasta sekundo, en kiu oni estos en la nuna Tero, antaŭ la eventuala magneta altiriĝo (fina juĝo) al pli malsupera mondo aŭ al la renovigita Tero mem. Kaj tiu intima prilumiĝo, kiu vekas la kristecan konsciencon, povas okazi, kun granda sukceso kaj ĉielecigajn rezultojn, eĉ se oni jam estas en la malsupera mondo.
Same la ĉielo, do, estas spiritostato. Kiu estas “malsuprenironta”, tio estas, kiu estas enironta en la koridoron de la “dua morto”, sed faradas, ankoraŭ ĝustatempe, intimajn ŝanĝojn sufiĉe pozitivajn proprainiciate, tiu eble “malsupreniros”, sed en pli elteneblaj kondiĉoj. Certe li estos kondukita al “boneteta” regiono en la malsupera mondo, traktota kiel merita ekzilito. Aŭ eble li eĉ ne elteriĝos, sed restos sur la Tero mem, por iel kunlabori por la progresado de ties novaj evangeliaj strukturoj.
Siavice, kiu konvertiĝis, ne necese al iu ajn religia formaĵo, sed precipe al nova tavolo da karaktero kaj da kristeca konscienco bazita sur konkretaj bonaj agoj favore al la proksimulo, tiu daŭrigu la ritmon de sia suprenirado.
Ĉiu kazo ĉiam havos siajn apartaĵojn, kaj sole nur Dio konas la intimon kaj la tutan historion de ĉiu animo, por juĝi ĝuste en la fino de tiu ĉi tera rivoluo. [La kosmospirita juĝo neniam enhavas erarojn kaj neniam kontraŭas iun ajn el la leĝoj, agoj kaj decidoj de la Superega Leĝofaranto, Administranto kaj Juĝanto, kiu havas eron da Sia juĝejo en la koro de ĉiu juĝato. Do, iel, ĉiu el ni, kiu havas plenan povon sur sia libera volo, jam estas verdiktanta kaj vere diktanta sian propran individuan proceson, surbaze de tio, kion li faras aŭ ne faras, ĉefe en la nuna fazo, kiam ekfiniĝas la pruvokolektoj.]
Nun, kio plej gravas por ĉiu, estas provi senĉese purigi sin de siaj moralaj malperfektaĵoj, ĉiel evitante sintonizi kun la malbono, klopodante fari bonon, sendepende de io ajn, kaj konfidante sin al la zorgado de Dio, sen anksieco, sen trumpetaĵoj, sen laŭtvoĉaj petegoj.
La vico de tiuj okaze pli necesbezonaj ol ni estas longa marĝene de la ĝenerala deklivo, kvankam inter ili multaj malespere ridegas, subpremataj de kaŝita doloro, sen ia ajn konscio pri tio, kio vere okazas al ili kaj al ni ĉiuj.
Estas vakantaj lokoj por ĉiuj, kiuj volemas servi al la Kristo, servante al la proksimulo, ĝis la lasta minuto de la lasta horo de ĉiu, aŭ kie ajn oni jam estas. [Ankaŭ tio ensumigos kreditojn, por ke oni havu en la estonteco pli bonan vivon en eventuala pli malbona medio, kaj ĝi povos anticipi onian revenon al la perdita paradizo, nome la Nova Tero.]
Ankaŭ la planeda transira periodo mem, kiun ni spertas, estas antaŭ ĉio spiritostato. Surbaze de ĉio bona, kion ni pensas, sentas, diras kaj faras en la hodiaŭo, ni povos elteni en la morgaŭo, preskaŭ sendifekte (almenaŭ anime), la krudecon de la trairado, ĝis ni alvenos en la promesitan teron.
[Ni ne rigardu la grandan transiron kvazaŭ “nuklean inferon”, sed kiel venkendan defion dum la nokto. Vidu! Pli malfermu la okulojn! Ĉe la horizonto estas lumo, kiu alproksimiĝas, por renkonti nin sur la vojo. Kaj tiu lumo estas la Kristo mem, la animpaŝtisto, provanta en la dezerto plenigi sian paŝtejon. Ni ĝoju! Ni estu kuraĝaj! “Morgaŭ estos bela tago!” Ni plifruigu ĝin, irante pli rapide direkte al la Dia Lumo. Kaj la maniero plej efika por la akcelo antaŭen de tiu nia irado estas tio, aldirekti al la flankoj la lumeton, kiun ni havas en la koro, kiel ajn malgranda ĝi estas, celante niajn fratojn kiuj palpadas tra densa mallumo, malproksimaj de la galaksia centro de la propra koro, ankoraŭ en la kosma nokto de la nekonscio.
Ju pli ni flankenĵetos niajn lumetojn, des pli la vojo antaŭe prilumiĝos por ĉiuj ni.]
NI KONTROLU LA SEKSTANTON!
ALPROKSIMIĜAS SOCIAJ TEMPESTOJ!
Ĉar la evoluo ampleksas ankaŭ la planedajn personojn, kiam venas la periodo, en kiu devas komenciĝi la supreniro celanta la novan ondan kreston, tiam ŝajna kaoso okazas en certaj regionoj kaj en certaj intertempoj ene de tiu tuta transira kaj suprenira periodo. Okazas, inkluzive, multaj sinsekvaj kaj simultanaj amasaj elkarniĝoj, kiuj faras grandajn transmigrajn movojn inter materiaj kaj spiritaj mondoj. Tiam la decido por la planeda evoluo okazas iom proprainiciate, kiel okazas nuntempe pri nia planedeto. Nun ekokazas reguligo de kontoj por likvidi ŝuldojn, celante resemi la teran grundon por novaj kaj abundaj rikoltoj de produktaĵoj. Okazas, do, fina bilanco, al kio ĉiuj devas submetiĝi, por provi kvitiĝi kun la leĝo pri kaŭzo kaj efiko rilate ĉion, kion ĉiu faris kaj konstruis vibronivele tie ĉi sur la tera entreprenejo.
Okazos (same kiel jam okazas) la multe anoncataj grandaj ŝanĝoj de la tergloba vibrado en la venontaj jardekoj, kaŭzita ne de homaj makropolitikaj, des malpli makroekonomiaj iniciativoj, sed de neelpeteblaj realaj faktoroj de kosma povo. Tiaj makroŝanĝoj ekfirmiĝos post la geologiaj kataklismoj kaj klimataj tragedioj, post la nuntempaj multflankaj sociaj konfliktoj kaj post la (ŝajne) ĥaosaj sociaj katastrofoj, ĉefe tiuj moralaj, emociaj kaj ekonomiaj. Tamen, malgraŭ psikoteroraj ĉieaj anoncoj, ili ne estos tiel tre detruaj mondskale, pro la intervenoj de la “Ĉionvida Okulo”, kiu kontrolas, fordirektas, limigas, disirigas, reduktas kaj fragmentigas ĉion, kion Li volas, ne per la nuligado de Siaj propraj leĝoj, sed kontraŭe por la plenumado de ili, kiuj estas eternaj, universalaj kaj perfektaj.
Estas tre probable, ke pliintensiĝos multaj dolorigaj krizoj en la sino de la societoj, kiel ekzemple skizofrenioj, epidemioj, psikaj stresoj, urba perforto, narkototrafiko, narkotouzado, nutraj toksaĵoj kaj la forta elstarigo de iamaj antaŭjuĝoj kaj ties perfortoj.
Sed tamen estas alia socia fenomeno, mondskala, kiu evidentiĝas pli kaj pli, nome: manifestiĝoj de altruismo, novaj intelektaj pripensoj pri la etiko, moraleco kaj mediprotektado. Bonaj inventemaj kaj kreemaj energioj svarmas en ĉiuj kampoj de la socia vivo, inspiritaj de jam teraniĝintaj Alcionanoj kaj de reenkarniĝintaj bonfaremaj pasintecaj geniuloj kiuj jam estas nuntempuliĝintaj.
Estas ĉiaspeca elektebla vojo por akcepti tiujn, kiuj serĉas unu aŭ alian vibran direkton. Kiuj provas varbiĝi al pensoĉenoj kaj al agoĉenoj vibre superaj, kun fervoro kaj sindediĉo, tiuj havas ĉion por ĝui pli bonan sanon kaj viglecon, almenaŭ spiritan, kio reflektiĝas en la tuta organismo, ĉefe dum tiu fazo de intima reformo de la tera planedo kaj ties neeviteblaj gripaj elpurigoj, inkluzive de jarmilaj malpuraĵoj elvenintaj el sub la tapiŝo.
****
Dum tiu ĉi fazo de grandaj klimataj, geologiaj kaj moralaj ŝanĝoj, tra kiu pasas la tera planedo en ties fizika kaj spirita aspektoj, trudiĝas al ni pli firmaj kaj pli precizaj sintenoj rilate la nivelojn de pensado kaj la kutimojn de fiziocerba kaj spirita higienoj. En la hodiaŭo la integra sano dependas multe pli de mensaj kaj spiritaj zorgoj, ol simple de eksteraj rimedoj, kiaj dietoj, fizikaj ekzercoj kaj sociaj distraĵoj aŭ de asketaj, moralecaj kaj korporaciaj kondutoj kiuj ne stimulas al ĝenerala amo nek al spiritualiĝo.
Tiel grave kiel esti en preĝejo aŭ en meditejo, estas porti preĝejon aŭ meditejon de paco kaj amo ene de si, por dividi kun la homoj ekstere, kaj ne neglektante la jenan perspektivon starigitan de Jung:
“Mi igu almozulon sidi ĉe mia tablo; mi pardonu tiun, kiu ofendas min; kaj mi klopodu ami inkluzive mian malamikon, nome de la Kristo.
Ĉio tio kompreneble ne povas ne esti grandaj virtoj.
Kiom mi faras al la plej malgranda el miaj fratoj, tiom mi faras al la Kristo mem.
Tamen kio okazos, se mi trovos hazarde, ke la malplej granda, la plej mizera el ĉiuj, la plej malriĉa el la almozuloj, la plej impertinenta el miaj kalumniantoj, mia malamiko, loĝas ĉiu ene de mi, ke estas mi mem tiu, kiu bezonas la almozon de mia boneco, kaj ke mi mem estas la malamiko, kiu bezonas amon?” (En “The Collected Works of CG Jung” – volumo XI, paĝ. 520)
[2] En la portugallingva originalo ĝi estas Umbral, kiun la tradukisto L. C. Porto Carreiro Neto esperantigis kiel Ombrejo-n kaj kiun la tradukisto Pedro Cavalheiro, en la E-subtekstigo de la filmo Nosso Lar, esperantigis kiel Umbralo-n.
[3] “Ghostwriters” aŭ fantomaj verkistoj ordinare estas profesiuloj, kiuj mende verkas tekstojn kun alies ideoj.
[4] LED = Lum-emisia diodo.
[5] Estas informo, ankoraŭ konstatota, ke tiu trimagnituda planedo estas en la kvina dimensio, estante, do, ne kaptebla de niaj teleskopoj. Sekve ankaŭ ĝia lumo atingas la Teron nur en ties kvindimensia spiriteco.