Estas anedotas foram capturadas da Internet. Só fiz traduzi-las para o Esperanto.
Abraços e boas risadas (ou choradas)!

Tiujn ĉi subajn anekdotojn ne mi verkis. Mi nur elpinĉis ilin el interreto kaj tradukis ilin al Esperanto.
Brakumon kaj bonajn ridojn (aŭ plorojn)!

Josenilton kaj Madragoa

Quando o homem chegou e foi para seu quarto no hotel, viu que havia um computador com acesso à internet, então decidiu enviar um e-mail à sua mulher, mas errou uma letra, sem se dar conta, e o enviou a outro endereço (outra pessoa)... O e-mail foi recebido por uma viúva que acabara de chegar do enterro do seu marido e que, ao conferir seus e-mails, desmaiou instantaneamente. O filho, ao entrar em casa, encontrou sua mãe desmaiada, perto do computador, em que na tela se poderia ler: "Querida esposa: Cheguei bem. Provavelmente se surpreenda em receber noticias minha por e-mail, mas agora tem computador aqui e pode-se enviar mensagens às pessoas queridas. Acabo de chegar e já me certifiquei que já está tudo preparado para quando você chegar na sexta que vem. Tenho muita vontade de te ver e espero que sua viagem seja tão tranqüila como está sendo a minha."
 
Alveninte hotelon, vojaĝinto sciis, ke estas je lia dispono komputilo konektebla al Internet. Do li tuj alkuris, por sendi retmesaĝon al sia edzino. Tamen li mistrafis klavon, kaj sendis la mesaĝon al alia homo, anstataŭ al la edzino.
Kiu ricevis lian mesaĝon, tiu estis vidvino, kiu ĵus revenis de la entombigo de sia edzo. Apenaŭ ŝi legis la mesaĝon, ŝi svenis. Alveninte al la hejmo, ŝia filo ekvidis ŝin falintan apud la komputilo, sur kies ekrano legeblis la jeno: “Kara edzino: Mi alvenis bonfarte. Certe vi surpriziĝas, ke mi sendas mesaĝon al vi per elektronika poŝto. Okazas, ke tie ĉi estas komputilo, per kiu oni povas sendi mesaĝojn al siaj karaj homoj. Mi ĵus alvenis, kaj certiĝis, ke ĉio jam estas preta, por akcepti vin en la venonta vendredo. Mi ege volas revidi vin, kaj mi esperas, ke via vojaĝo estos tiel trankvila kiel la mia.”

Acordei com uma forte ressaca e do lado da cama tinha um copo d'água e duas aspirinas.

Olhei em volta e vi minha roupa passada e pendurada. O quarto estava em perfeita ordem. Havia um bilhete de minha mulher:

- Querido, deixei seu café pronto na cozinha. Fui ao supermercado. Bjs.

  Desci e encontrei uma mesa cheia, café esperando por mim. Perguntei à minha filha:
- O que aconteceu ontem?
- Bem, Pai, você chegou às 3 da madrugada, completamente bêbado, vomitou no tapete da sala, quebrou móveis, urinou na cristaleira, fez estragos, até chegar no quarto.


- E por que está tudo arrumado, café preparado, roupa passada, aspirinas para a ressaca e um bilhete amoroso da sua mãe?
- Bem, é que mamãe o arrastou até a cama e, quando ela estava tirando a sua calça, você gritou:


NÃO FAÇA ISSO MOÇA, EU SOU CASADO E AMO MINHA ESPOSA!!!

 
Mi vekiĝis kun forta postdrinka kapdoloro, kaj flanke de la lito estis glaso da akvo kaj du aspirinoj.
 
Mi rigardis ĉirkaŭen kaj vidis mian tolaĵon gladita kaj pendigita. La dormoĉambro estis en perfekta ordo.
Mi trovis letereton lasitan de mia edzino:
 
"Karulo, mi lasis vian matenmanĝon preta en la kuirejo. Mi iris en la superbazaron. Kison!"
 
Mi malsupreniris kaj trovis tablon plenan je manĝaĵoj atendantaj min. Surprizite, mi demandis al mia filino:
- Kio okazis hieraŭ?
- Nu, paĉjo, vi alvenis je la tria frumatene, tute ebria, kaj vi vomis sur la tapiŝon, frakasis meblojn, pisis en la vitroŝrankon kaj faris aliajn damaĝojn, ĝis vi eniris en la dormoĉambron.
- Kial, tamen, estas ĉio en ordo, kun matenmanĝo bone preparita, tolaĵo gladita, aspirinoj por la postebrio kaj ambileto de via patrino?
- La kialo estas, ke panjo trenis vin al la lito. Sed, kiam ŝi ekdemetis vian pantalonon, vi tuj kriis:
 
NE FARU TION, FRAŬLINO! MI ESTAS EDZIĜINTA, KAJ MI AMAS MIAN EDZINON!!!

 

 
O cara foi pra roça em busca de um Trabalho porque viu que na cidade não dava.
Chegando lá ele avistou uma fazenda e foi ver se tinha alguma vaga então chamou o dono e perguntou:

-Tem algum emprego para mim aí?

Responde o fazendeiro:
-Óia, tem sim, mas acho que tu num consegue não.

O candidato insistiu:

-Eu tento, fala o que que é.

- Bem, esclareceu o da fazenda - tem uma vaca brava que tem que tirar o leite dela todo dia bem cedinho.
O jovem sorriu aliviado:
-Ahh, então é muito fácil. Quando eu começo?

-Pode começar amanhã.
No outro dia chega o cara lá na fazenda cedinho. -Cheguei! Cadê a vaca?
O fazendeiro apontou com o determinado: -Tá lá no curral. Tome este banquinho e este balde, mas tome muito cuidado, porque a vaca é brava!!

Horas depois, o ordenhador reapresentou-se com o balde cheio de leite, mas com o banquinho todo quebrado...
-Conseguiu tirar o leite? – perguntou o fazendeiro.
-Tirar o leite foi fácil. Difícil mesmo foi fazer a vaca sentar no banquinho!!!
Juna urbano iris al la kamparo, por serĉi dungon, ĉar la laborvakoj en la urbo estis krize maloftaj.
En la kamparo li ekvidis unuan bienon kaj ties ŝajnan proprietulon antaŭ ĝi.
Li pridemandis: - Ĉu vi povas dungi min? Mi kapablas fari ĉion ajn.
La bienulo respondis: - Estas tasko farenda tie ĉi, sed mi pensas, ke vi ne sukcesos...
- Ĉu mi povas almenaŭ provi? - insistis la kandidato.
- Nu, - klarigis la farmisto, - estas brava bovino, kiun vi devos melki ĉiutage frue...
Mirplena, demandis la dungato: - Nur tio?! Estos facilege! Kiam mi komencos?
- Vi povos komenci morgaŭ.
En la posta tago, la dungito venis tre frue... - Jen mi estas por la laboro! Kie estas la bovino?
La bienulo fingre montris: - Ĝi estas tie, en la stalo. Prenu tiun ĉi sitelon kaj tiun ĉi benketon, sed singardu kun la bovino! Ĝi estas ja tre brava!
Post kelkaj horoj, la melkinto prezentiĝis al la melkiginto kun la sitelo plena je lakto, sed kun la benketo tute frakasita.
- Kaj do?
Ĉu vi sukcesis melki? - demandis la bienmastro.
- Melki estis facile. Malfacile ja estis sidigi la bovinon sur la benketon!!!
 
 

Eu entrei na UTI de um hospital, para visitar meu amigo japonês Sujiro, que tinha sofrido um sério acidente automobilístico.
Ele estava deitado debaixo de um monte de tubos, com os olhos fechados, totalmente imóvel.
De pé, junto de seu leito, e vendo ele tão sereno, repousando com todos aqueles tubos, eu fiz uma prece silenciosa.
Em certo momento, repentinamente, ele despertou, arregalou os olhos e gritou: - SAKARO AOTA NAKAMY ANYOBA, SUSHI MASHUTA!
Dito isso, suspirou e morreu. Mas, as últimas palavras do meu amigo ficaram gravadas na minha cabeça.
Na missa de sétimo dia, aproximei-me da mãe do falecido, para dar os pêsames, e aproveitei a ocasião: - "Senhora Fumiko, o Sujiro, antes de morrer, me disse estas palavras: "SAKARO AOTA NAKAMY ANYOBA,SUSHI MASHUTA!!!" O que isso quer dizer?" Senhora Fumiko me olhou espantada e traduziu: - "TIRE O PÉ DA MANGUEIRINHA DE OXIGÊNIO, SEU IMBECIL!"
Mi eniris la sektoron de intensa flegado en hospitalo, por viziti mian japanan najbaron Suĵiron, kiu estis suferinta seriozan aŭtomobilan akcidenton.
Li kuŝis sub tubaro, kun la okuloj fermitaj, tute senmova.
Starinte apud lia lito kaj vidinte lin serenan, ripozantan kun ĉiuj tiuj tuboj, mi faris silentan preĝon.
Dum tio, subite, li vekiĝis, malfermegis la okulojn kaj kriis:
- SAKARO... AOTA NAKAMY ANYOBA, SUSHI MASHUTA!!!
Tuj sekve li vee spiris kaj mortis. Sed, la lastaj vortoj de mia amiko restis en mia kapo!
 
Dum la post-septaga meso, mi aliris al lia patrino, por kondolenci ŝin. Kaj mi profitis la okazon:
- Sinjorino Fumiko... Antaŭ ol morti, Suĵiro elparolis al mi la sekvajn vortojn: "SAKARO AOTA NAKAMY ANYOBA, SUSHI MASHUTA!!!" Kion ili signifas?
Ege mirplena, Sinjorino Fumiko rigardis min kaj tradukis:
- "LEVU VIAN PIEDON DE SUR LA OKSIGENTUBETO, VI AĈULO!!!"
 
 
Um senhor vivia sozinho em Minnesota.
Ele queria virar a terra de seu jardim para plantar flores, mas era um trabalho muito pesado.
Seu único filho, que o ajudava nesta tarefa, estava na prisão.
O homem então escreveu a seguinte carta ao filho, queixando de seu problama:
'Querido Filho, estou triste, pois não vou poder plantar meu jardim este ano.

Detesto não poder fazê-lo, porque sua mãe sempre adorava as flores, esta é a época do plantio.
Mas eu não sou mais suficientemente forte para cavar a terra. Se você estivesse aqui, eu não teria esse problema, mas sei que você não pode me ajudar, pois está na prisão.
Com amor, Seu pai.'



Dois dias depois, o pai recebeu o seguinte telegrama do filho:

“PELO AMOR DE DEUS, PAI, NÃO ESCAVE O JARDIM! FOI LÁ QUE EU ESCONDI OS CORPOS!”

Como as correspondências eram monitoradas na prisão..., à
s quatro da manhã do dia seguinte, uma dúzia de Agentes do FBI e Policiais apareceram, e cavaram o jardim inteiro, sem encontrar nenhum corpo.
Confuso, o velho escreveu uma carta para o filho contando o que acontecera.

Esta foi a nova resposta:
'Pode plantar seu jardim agora, pai. Isso é o máximo que eu posso fazer no momento.'
Maljunulo vivis sola en Minesoto.
Li ekvolis disfosi sian ĝardenon por plantado, sed tio estus tasko tre peniga al li. Lia solfilo, kiu kutimis helpi lin, nun estis enprizonigita.
Do, la maljunulo skribis la jenan leteron al la filo plendante pri sia problemo:
"Kara filo,
Mi estas malĝoja, ĉar probable mi ne povos planti en nia ĝardeno ĉi-jare. Estas ĝenige al mi ne fari tion, ĉar via patrino ĉiam ŝategis la tempon por la plantado post la vintro. Okazas, ke mi ne plu estas sufiĉe forta por fosi sola la grundon. Se vi estus tie ĉi, mi ne havus tiun problemon, sed mi scias, ke vi ne povas helpi al mi, ĉar vi estas en malliberejo.
Ame via, paĉjo"
Post du tagoj, la patro ricevis la jenan telegramon de la filo:
"NOME DE LA DIA AMO, PAĈJO, NE FOSU LA ĜARDENON! ESTIS TIE, KIEN MI KAŜIS LA KADAVROJN!"
 
Ĉar la korespondaĵoj estis kontrolataj en la prizono..., en la sekva tago, frumatene, dekduo da agentoj de FBI kaj policistoj surprize aperis ĉe la maljunulo kaj serĉavide disfosis la tutan ĝardenon, sed tamen ili trovis neniun kadavron.
Konfuzita, la grandaĝulo leteris al la filo rakontante pri la okazintaĵo.
Jen estis la posta respondo:
"Kara paĉjo,
nun vi povas kultivi vian ĝardenon. Estas la maksimumo, kiun mi povas fari por helpi vin nuntempe."
 
 
 
 
 
 
Motociclista a 140 km/h numa estrada. De repente deu de encontro com um passarinho e não conseguiu esquivar-se: "POFF!!!"
Pelo retrovisor, o cara ainda viu o bichinho dando várias piruetas no asfalto, até ficar estendido.


Não contendo o remorso ecológico, ele parou a moto e voltou para socorrer o bichinho. O passarinho estava lá, inconsciente, quase morto.
Era tal a angustia do motociclista que ele recolheu a pequena ave, levou-a ao veterinário, onde ele foi socorrido e salvo.
O motociclista comprou uma gaiolinha e a levou para casa, tendo o cuidado de deixar um pouquinho de pão e água para o acidentado.

No dia seguinte, o passarinho recupera a consciência. Ao despertar, vendo-se preso, cercado por grades, com o pedaço de pão e a vasilha de água no canto, o bicho põe as asinhas na cabeça e grita:

-PUTA-MERDA! MATEI O MOTOQUEIRO!!!
Motorciklisto veturis po 140 kilometroj hore sur ŝoseo.
Subite birdeto aperis antaŭ li, kaj li ne sukcesis eviti la interfrapiĝon: "PUF!!!"

Per la retrospegulo, la veturanto ankoraŭ povis vidi la besteton sin turnantan multajn fojojn sur la ŝoseo, ĝis ĝi kuŝis kvieta.

Premita de mediprotekta konsciencriproĉo, la veturanto haltigis la motorciklon kaj revenis, por helpi la besteton, kiu estis senkonscia, preskaŭ mortinta.

Tre afliktita, la motorciklisto levis la etan akcidentiĝinton kaj portis ĝin al bestkuracejo, kie ĝi estis sukurata kaj savita.

La saviginto aĉetis kaĝon kaj portis la resaniĝanton al sia hejmo. Li zorgis lasi pecon da pano kaj akvon al ĝi.

En la sekva tago, la birdeto reakiris la plenan konscion. Vekiĝinte kaj vidinte sin malliberigitan kaj ĉirkaŭitan per krado kun peco da pano kaj vazo da akvo en angulo, la besteto metis la flugiletojn sur la kapon kaj kriis maltrankvilege:
- Ho ve! MI MORTIGIS LA MOTORCIKLISTON!!!
 
 
Marido e mulher estavam de mal há cerca de uma semana.
Em uma noite o marido lembrou que no começo da manhã do dia seguinte, ele deveria participar sem falta de uma reunião no escritório.
Então, já que precisaria levantar-se cedo, ele decidiu pedir à esposa, que ela o despertasse. Mas, para não ter que se rebaixar a falar com ela, ele escreveu isto sobre um papel: “Acorde-me às seis horas da manhã.”
No dia seguinte, acordando, ele olhou o relógio e viu que já eram 9h30min. Ele irritou-se e pensou: - Diacho! Que absurdo! Que falta de consideração! Ela não me acordou...
De repente, ele avistou sobre a cabeceira da cama um pedaço de papel, onde  estava escrito:
“SÃO SEIS HORAS! LEVANTE-SE, VAGABUNDO!”
Edzo kaj edzino malpace ne parolis unu kun la dua, antaŭ ĉirkaŭ unu semajno.
En iu nokto, la edzo memoris, ke, en la komenco de la sekva mateno, li nepre ĉeestos kunvenon en sia oficejo. Do, ĉar li bezonos ellitiĝi frue, li decidis peti al la edzino, ke ŝi veku lin. Sed, por ne humiliĝi alparoli ŝin, li skribis ĉi tion sur paperon: "Veku min je la sesa matene."
En la sekva tago, vekiĝinte, li rigardis la horloĝon, kaj vidis, ke jam estas la naŭa kaj duono. Li furioziĝis, kaj pensis:
- Damninde! Kia absurdaĵo! Kia manko de konsidero! Ŝi ne vekis min...
Subite, li ekvidis sur la litkapo paperpecon, sur kio estis skribita:
ESTAS LA SESA HORO! LEVIĜU, VAGABONDO!!!”
 
 
 
 
Uma mulher foi levada às pressas para o CTI de um hospital.
Lá chegando , ela teve a chamada ‘quase morte’ , que é uma situação pré-coma.
Então, em meio a um brilhante feixe de luz, ela avistou Deus.
- Que é isso? – perguntou ao Criador – Eu morri?
- Não , pelos meus cálculos , você morrerá daqui a 43 anos , 8 meses , 9 dias e 16 horas – respondeu o Eterno.
Ao voltar a si , ela pensou e decidiu gozar e aproveitar do tempo que lhe restava e do qual ela sabia.
Ainda no hospital, naturalmente cheia de coragem e confiança, ela fez uma lipoaspiração , uma plástica de restauração dos seios , plástica no rosto , correção no nariz , na barriga , tirou todos os excessos, as ruguinhas e tudo mais que podia mexer para ficar linda e jovial.
 
Após alguns dias de sua alta médica , ao atravessar a rua , veio um veículo em alta velocidade e a atropelou , matando-a na hora.
Ao encontrar-se de novo com Deus , ela perguntou irritada:
- Pŭa , Senhor! Você me disse que eu tinha mais 16 anos de vida. Por que morri tão antecipadamente e justo depois de toda aquela despesa com cirurgias plásticas!!???
 
E Deus aproximou-se bem dela e, olhando-a diretamente nos olhos , respondeu lamentando:
- CRIATURA , EU NÃO TE RECONHECI !!!
 
Plenaĝulino estis kondukita urĝege al la ĉambro de intensa kuracado en hospitalo.
Alveninte tien, ŝi spertis la tiel nomatan "ŝajnan morton", kiu estas antaŭkomata situacio.
Tiam, meze de brilanta lumfasko, ŝi ekvidis Dion.
- Kio estas tio? - ŝi demandis la Kreinton - Ĉu mi mortis?
- Ne. Laŭ miaj kalkuloj, vi mortos post 16 jaroj, 2 monatoj, 19 tagoj kaj 3 horoj. - respondis la Eternulo.
Rekonsciiĝinte, ŝi pripensis kaj decidis pli intense ĝui kaj profiti el la nun sciata vivotempo, kiun ŝi havos.
Ankoraŭ en la hospitalo, kompreneble tre kuraĝe kaj memfide, ŝi tuj submetiĝis al gras-elsuĉado kaj al sinsekvaj plastioj, por refirmigi la mamojn, iom sinuigi la talion, plipintigi la nazon, reliefigi la lipojn, mallongigi la orelojn, forigi la ĉirkaŭokulajn blurandojn kaj la faltojn de la vizaĝo, ktp... Ŝi farigis ĉion eblan por esti junaspekta kaj tre bela.
Malmultajn tagojn post la kuracista forpermeso, dum ŝi transiris straton, venis aŭtomobilo kun granda rapideco kaj batfaligis ŝin, mortigante ŝin sammomente.
Ekvidinte Dion denove, ŝi plendis al Li:
- Mi ne povas kompreni, Sinjoro! Vi certigis al mi, ke mi ankoraŭ havos 16 jarojn da vivo. Kial do mi mortis tiel antaŭtempe, kaj ĝuste post tiom da elspezoj miaj por altkostaj plastioj?!!
Dio tre alproksimiĝis al ŝi, kaj atente rigardinte al ŝi en la okulojn, Li vee kriis:
- KREITINO, MI NE ESTIS REKONINTA VIN!!!
 
 
Durante uma consulta, o paciente queixa-se ao psiquiatra sobre seu problema;
- Sempre que eu acabo de me deitar, acho que tem alguém embaixo. Aí, eu vou para baixo da cama e acho que tem alguém em cima. Pra baixo, pra cima, pra baixo, pra cima. Acho que estou ficando maluco!".
Então o psiquiatra diz: "Deixe-me tratar de você durante dois anos. Venha três vezes por semana, e eu curo esse problema".
"E quanto o senhor cobra?", - pergunta o paciente.
"R$ 120,00 reais a sessão", responde o profissional.
- “Bem, eu vou pensar e depois decidirei,” – concluiu o consulente.
Depois de seis meses eles se encontram na rua.
 "Por que você não me procurou mais?", pergunta o médico.
"R$ 120,00 a consulta, três vezes por semana, durante dois anos... seria muito caro para mim. Ademais,pouco depois daquela consulta, um vizinho meu me curou por apenas R$ 10,00, em uma única sessão," –
- “É verdade?! Como?! O que ele fez?” – quis saber o doutor, cheio de curiosidade.
- “Simples.” – respondeu o curado. “Ele serrou os pés da minha cama”.
Dum konsulto, la paciento plendis al la psikiatro pri sia problemo:
- Ĉiam, kiam mi ĵus kuŝas sur mia lito, mi opinias, ke estas fremdulo sub ĝi. Kaj, kiam mi eniras sub la liton por kontroli, tie mi opinias, ke estas fremdulo sur ĝi! Do, mi resupreniras kaj poste remalsupreniras serĉe de la fremdulo, dum multaj fojoj. Ŝajnas, ke mi estas freneza!
Proponis la psikiatro:
- Lasu min flegi vin. Venu tri fojojn ĉiusemajne, dum du jaroj, kaj mi kuracos vin.
- Kiom kostos ĉiu seanco? – demandis la paciento.
- Cent dudek spesoj. – respondis la profesiulo.
- Nu, mi pripensos, kaj poste mi decidos. – konkludis la konsultanto.
Post ses monatoj, ili renkontiĝis surstrate.
- Kial vi ne plu konsultis min? – volis scii la psikiatro.
La konsultinto klarigis:
- Cent dudek spesoj po ĉiu seanco, tri fojojn posemajne, dum du jaroj... estus tre altkoste al mi. Cetere, nelonge post tiu konsulto, najbaro mia kuracis min kontraŭ nur dek spesoj, en unu sola seanco.
- Ĉu vere?! Kiel?! Kion li faris? – volegis scii la doktoro.
La kuracito respondis:
- Li forsegis la piedojn de mia lito.
 
Um pirato conheceu um jovem marinheiro em um bar e contou suas aventuras nos mares.
O jovem observou que o pirata tem uma perna de pau, um gancho como mão e um tapa-olho. Curioso, ele pergunta:
- Por que você tem essa perna de pau?
O pirata explica:
- Nós estávamos em uma tormenta no mar, uma onda enorme invadiu o navio e me jogou pra fora. Eu caí no meio de um monte de tubarões. Lutei contra eles e consegui voltar para o navio, mas um tubarão arrancou minha perna.
- Uau!!! Que história! Mas e o gancho? Foi culpa do tubarão também?
- Não, o gancho foi outra história. Nós estávamos abordando um barco inimigo e enquanto lutávamos, eu fui cercado por quatro marinheiros. Consegui matar três, mas o quarto me cortou a mão.
- Caramba!!! Incrível!! E o tapa-olho?


- Caiu um cocô de pombo no meu olho.
- Mas... você perdeu o olho só por causa do cocô de um pombo?!?!
- Bem... Era o meu primeiro dia com o gancho...
Pirato konatiĝis kun juna maristo en trinkejo kaj rakontis siajn aventurojn sur la maroj.
La junulo rimarkis, ke la pirato havas unu kruron el ligno, unu hokon kiel manon kaj unu okulkovrilon. Scivole, li demandis:
- Kial vi havas tiun lignokruron?
La pirato klarigis:
- Ni alfrontis rigoran ŝtormon sur la maro. Giganta ondo invadis la ŝipon kaj ĵetis min eksteren. Mi falis meze inter ŝarkoj. Mi batalis kontraŭ ili, kaj sukcesis reveni al la ŝipo, sed unu ŝarko formanĝegis mian kruron.
- Aĥ!!! Kia aventuro! Sed... kaj la hoko? Ĉu ankaŭ kulpis la ŝarko?
- Ne! La hoko devenis el alia historio. Ni estis farantaj albordan atakon kontraŭ malamika ŝipo, kaj, dum ni batalis, mi estis ĉirkaŭata de kvar maristoj. Mi sukcesis mortigi tri el ili, sed la kvara detranĉis mian manon.
- Ho ve ho!!! Nekredeble!! Kaj pri la okulkovrilo?
- Falis fekaĵo de kolombo en mian okulon.
- Sed, ĉu vi perdis okulon nur pro fekaĵo de kolombo?!?!
- Nu... estis mia unua tago kun la hoko...
 
 
Sherlock Holmes e o doutor Watson vão acampar.
Tendo levando a barraca, eles jantaram e conversaram um pouco. Depois, eles entraram em seus sacos de dormir e caíram no sono.
Depois de algumas horas, o famoso detetive sacudiu e despertou o amigo.
- “Watson, olhe para o céu cheio de estrelas e diga o que você vê.”
Dr. Watson respondeu:
- “Nu, mi vidas milhões de estrelas.”
- “Sim, mas, o que você deduz disso?” – perguntou Holmes.
Raciocinando um pouco, Dr. Watson eloquentemente respondeu:
"Bem, astronomicamente, estimo que existam milhões de galáxias e potencialmente bilhões de planetas. Astrologicamente, posso dizer que Saturno está em Câncer. Também dá para supor, pela posição da estrela polar, que são cerca de 3h15 da madrugada… E você, Holmes ? Olhando esse céu estrelado sobre nós, o que você deduz?”
Sherlock respondeu: "Elementar, meu caro Watson! Eu deduzo que alguém roubou nossa barraca!!! Seu desatento!!!”
Sherlock Holmes kaj D-ro Watson iris kampadi.
Stariginte la tendon, ili vespermanĝis kaj konversaciis iomete. Fine, ili eniris en siajn dormosakojn kaj endormiĝis.
Post kelkaj horoj, la fama detektivo skuis kaj vekis la amikon.
- " Watson, rigardu la plenstelan ĉielon, kaj diru kion vi vidas."
Pripensinte iomete, D-ro Watson respondis:
- “Mi vidas milionojn da steloj.”
- “Jes. Sed, kion vi deduktas el tio?” – demandis Holmes.
Rezoninte unu momenton, D-ro Watson belmaniere respondis:
- “Nu, astronomie, mi povas aserti, ke ekzistas milionoj da galaksioj kaj, potenciale, miliardoj da planedoj. Astrologie, estas konstateble, ke Saturno estas en konjunkcio kun Kankro. Alivorte, laŭ la pozicio de la polusa stelo, estas supozeble, ke nun estas ĉirkaŭ la tria kaj kvarono frumatene... Kaj vi, Holmes? Rigardante tiun brilan stelaron super ni, kion vi deduktas?”
Sherlock respondis:
- "Facilege kompreneble, mia kara Watson... Mi deduktas, ke iu ŝtelis nian tendon!!! Vi senatentemulo!!!"



 
 


Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 27/12/2010
Reeditado em 08/09/2012
Código do texto: T2693931
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2010. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.