Amiko Gilberto,
Forgesu viajn mistajpitaĵojn. Hihihihi! Mi ofte forgesas la miajn.
En tiu ĉi neformala medio, gramatikaj eraroj kaj mistajpaĵoj estas mempardoneblaj, ĉu ne vere? Ĉiuj skribas varmkore kaj rapide kaj ne havas tempon poluri la rezultojn. Tio estas mia opinio.
Ni ne povas pretendi esti perfektaj.
Ni devas bridi kaj kontroli kaj poluri nur tion, kio pasas aŭ ankoraŭ pasos, sed ne tion, kio jam pasis. Kio diriĝis, tio diriĝis. La interreta mesaĝara interŝanĝado estas tre dinamika, preskaŭ kvazaŭ voĉa babilado.
Mi mesaĝumas preskaŭ ĉiutage ekde 1995, kaj delonge mi rezignis atenti pri alies eraroj kaj pri la miaj. [Tiun vian, kiun vi antaŭe atentigis al mi, ke vi faris, mi mem tute ne estis atentinta. Hihihi!]
Mi eĉ memoras, ke antaŭ multaj jaroj, komunikinte al ni en la frumateno de iu tago, ke li ĵus finis la tradukon de granda kaj grava libro, iu eminenta giganto de la esperanta beletro faris kelkajn gramatikajn fuŝaĵojn en la anonca mesaĝo, kiuj komence hirtigis min. Tamen poste mi komprenis, ke li estis viktimo de tio, kion mi nomas portugale desgramática do insconsciente (malgramatiko de la nekonscio), kiu pli ofte sin manifestas en momentoj, kiam oni estas tre emociiĝintaj. Per siaj eraroj en tiu mesaĝo, li donis al ni grandan lecionon pri homeco, emocio, ĝojo kaj humileco.
Bonvolu, do, pluskribi senbride, senhonte kaj sentime. Kaj samtempe plustudu, por skribi pli kaj pli bele, ĝuste, simple kaj agrable!
Brakumon,
Josenilton
Forgesu viajn mistajpitaĵojn. Hihihihi! Mi ofte forgesas la miajn.
En tiu ĉi neformala medio, gramatikaj eraroj kaj mistajpaĵoj estas mempardoneblaj, ĉu ne vere? Ĉiuj skribas varmkore kaj rapide kaj ne havas tempon poluri la rezultojn. Tio estas mia opinio.
Ni ne povas pretendi esti perfektaj.
Ni devas bridi kaj kontroli kaj poluri nur tion, kio pasas aŭ ankoraŭ pasos, sed ne tion, kio jam pasis. Kio diriĝis, tio diriĝis. La interreta mesaĝara interŝanĝado estas tre dinamika, preskaŭ kvazaŭ voĉa babilado.
Gravas, ke ni nur plustudu kaj samtempe plumesaĝumu, por ke la pliboniĝo venu iom post iom, nature. Per pacienco (kaj senhonteco) venas la scienco.
Evidente ni nur ne povas fali en la sindromon de la eterna komencanteco, por pravigi nian neevoluan skribadon. Ni havas la devon persekuti la perfektecon ĝis nia lasta tajpado, momentoj antaŭ ol ni estos entombigitaj, (ej!), sed ni neniam devas nutri la neŭrozon pri perfektemeco, kulpo kaj pardonpetemo.Mi mesaĝumas preskaŭ ĉiutage ekde 1995, kaj delonge mi rezignis atenti pri alies eraroj kaj pri la miaj. [Tiun vian, kiun vi antaŭe atentigis al mi, ke vi faris, mi mem tute ne estis atentinta. Hihihi!]